Károly Wolff (politikisto)

Károly Wolff [kAroj volf], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Wolff Károly András Péter estis hungara ministeria oficisto, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis németprónai ekde 1915.

Károly Wolff
Károly Wolff
Károly Wolff
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de oktobro 1874(nun 1874-10-03)
en Hungario Érsekújvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 22-an de julio 1936
en Hungario Csopak (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistojuristo
vdr

Wolff Károly[1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1874 en Érsekújvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Nové Zámky en Slovakio), li mortis la 22-an de julio 1936 en Csopak (Hungara reĝlando) (kelkaj fontoj mencias aliajn datenojn).

Biografio redakti

Wolff Károly studis en Reĝa Jura Akademio (Pozono), Reĝa Universitato de Budapeŝto, Lepsiko, Halle kaj Berlino. Post siaj studoj (1896) li estis subnotario province. En 1899 li akiris juĝistan diplomon, poste li havis postenon en la justicministerio. Inter 1901-1906 li laboris en la kortega oficejo en Vieno, poste en la komuna (aŭstra-hungara) ministerio pri eksteraj rilatoj. En 1909 li ricevis la titolon kortega kaj ministeria konsilisto. Dum la kalistefa revolucio lia tasko estis okupiĝi pri la reĝa havaĵo. Depost fiasko de la Hungara Sovetrespubliko li estis aktiva kristana kaj ŝovinisma politikisto, parlamentano (1922–1931). Li ricevis 2 ŝtatajn premiojn. Li edziĝis en 1898, lia edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Emlékkv. Zichy Nándor gr. szül. 100. évf-jára 1829-1929. (1929)

Fontoj redakti

Referencoj redakti