Károly Zimányi [kAroj zimAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zimányi Károly estis hungara fizikisto, mineralogo, geologo, muzeestro, membro (korespondanta en 1904, ordinara en 1921, honora en 1940) de Hungara Scienca Akademio.

Károly Zimányi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1862 (1862-03-02)
en Buda
Morto 24-an de septembro 1941 (1941-09-24) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo terfizikisto • mineralogo
vdr

Károly Zimányi [1] naskiĝis la 2-an de marto 1862 en Buda. Li mortis la 24-an de septembro 1941 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Zimányi frekventis universitaton en Budapeŝto ricevinta 2 diplomojn (en 1884 kaj 1893). Inter 1884-1894 li estis vicprofesoro en la teknikuniversitato, en la studjaro 1894 li instruis en gimnazio. En la sekva jaro li eklaboris en Hungara Nacia Muzeo, inter 1922-1932 li estis tie muzeestro. Li okupiĝis precipe pri la piritoj. En 1909 li malkovris novan mineralon. Li ricevis memormedalon en 1930.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az alsósajói cinnabarit kristálytani vizsgálata… (1905)
  • Kristálytani vizsgálatok Krassó-Szörény vármegye pyritjein (1926)
  • Technikai chemiai vizsgálati módszerek (1927)

Fontoj redakti