Kátoly [kAtoj], kroate Katolj, germane KatolKattelhof estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad.

Blazono de Kátoly

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kátoly situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Urboj Bóly troviĝas je 14, Kozármisleny 16, Pécs 20, Mohács 24, Villány 26 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1296 laŭ tiama hungara ortografio "Katlh". Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio kaj senhomiĝis. En 1733 germanoj, hungaroj kaj kroatoj refondis la vilaĝon. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito multe da germanoj estis deportitaj al Germanio. En 2001 la kroatoj estis 16 %, germanoj 5 %.

En Kátoly migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti