Ne konfuzu kun Kékesd!

Kéked estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc. Kék signifas: blua (laŭ la onidiro la vilaĝo ricevis la nomon de fonto havanta bluecen koloron).

Ĉefvojo de Kéked
Panoramo en Kéked
Panoramo en Kéked

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kéked situas en valo de rojo, Hernád preterfluas, laŭ la slovaka landlimo, laŭ flankovojoj. Gönc troviĝas 15, Miskolc 76 km-ojn.

Historio redakti

 
Kastelo de Kéked

La unua mencio devenis el 1297. Dum la historio estis du najbaraj vilaĝoj: Suba kaj Supra Kéked, kiuj unuiĝis en 1942. Ekde la 15-a jarcento en Suba Kéked oni profitis termalan fonton nomatan pri Matiaso la 1-a por banado kaj kuracado. Post Traktato de Trianon la vilaĝoj trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. En Kéked migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti