Kéleshalom
Kéleshalom [kEleŝhalom] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Jánoshalma.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 62 km²
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 6444
- Telefonprefikso: 77
Situo redakti
Kéleshalom situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Jánoshalma kaj Hajós troviĝas po 10, Szeged 86, Kecskemét 93, Budapeŝto 154 kilometrojn [1] Arkivigite je 2016-08-12 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio redakti
La turkoj faris senhoma la regionon. Dum la historio la kampoj apartenis al Jánoshalma. La memstara municipo formiĝis nur en 1952. La loĝantoj okupiĝas pri agrikulturo kaj bredado.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario)
- monumento de falintoj dum la 2-a mondmilito de 1991