Kétpó
Kétpó estas malgranda vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Mezőtúr.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Kétpó situas sur ebenaĵo inter 2 urboj Mezőtúr kaj Törökszentmiklós, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Békéscsaba ekde 1859. Mezőtúr troviĝas 15, Törökszentmiklós 16, Szolnok 37, Debrecen 112, Budapeŝto 135 km [1] Arkivigite je 2017-02-21 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio redakti
La arkeologoj trovis ĉi tie objektojn de la alvenantaj hungaroj. El ili aparte menciinda estas taso, kies oficiala nomo estas "Kétpó-a taso". La vilaĝo longe apartenis al Mezőtúr, ofte sub nomo "Pusztapó". Nun la vilaĝo estas tipa agrara komunumo.
Vidindaĵoj redakti
- Kastelo de Kétpó aŭ de Almásy [almAŝi], nun hotelo
Famuloj redakti
En Pusztapó mortis verkisto Károly Pétery.