Kökény [kokEnj], kroate Kukinj [djoda] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs. La loknomo signifas hungare: prunelo.

Prunelo, pri kiu nomiĝis hungara vilaĝo Kökény

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kökény situas sur mildaj deklivoj, fine de sakovojo. Kozármisleny troviĝas je 10, Pécs 12, Harkány 20, Szentlőrinc kaj Siklós po 21, Villány 29, Pécsvárad 30 km-oj.

Historio redakti

La loko estis loĝata daŭre ekde la neolitiko. Antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis proksimume el 1332 en formoj "Küke" kaj "Koke". Dum la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio kaj fine de la erao kroatoj vivis en Kökény. Baldaŭe hungaroj alvenis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 la kroatoj havis 22 %-ojn. En 2006 Kukinj gajnis kroatan premion "Najselo".

Vidindaĵoj redakti