Königs Wusterhausen

komunumo en Brandenburgio, Germanio

Königs Wusterhausen [KEniŝs vustaHAŬzn] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Dahme-Spreewald de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 38 929 loĝantojn.

Königs Wusterhausen
Blazono
Königs Wusterhausen (Germanio)
Königs Wusterhausen (Germanio)
DEC

Map

Flago
mezgranda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Dahme-Spreewald
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03375
Poŝtkodo 15711, 15751
15754, 15758
Aŭtomobila kodo LDS
Oficiala Municipokodo 12061260
Subdivido 7 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Stefan Ludwig
Partio de komunumestro Linkspartei
Adreso de la administrejo Schloßstraße 3
15711 Königs Wusterhausen
Demografio
Loĝantaro 38929 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 18′ N, 13° 38′ O (mapo)52.29166666666713.625Koordinatoj: 52° 18′ N, 13° 38′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 36 m
Areo 95,82 km²
Oficiala retejo http://www.koenigs-wusterhausen.de
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

La radio-ĉefstacio Königswusterhausen disaŭdigis la 16-a de novembro 1924 sur ondo 2450 paroladon de telegr.-direktoro Arnold Behrendt, poste sur ondo 2800 Esperanto-koncerton. Oni fondis post ĝi „Germanan Radio-Esperanto-Ligon“. Prezidanto iĝis Arnold Behrendt, vicprezidanto telegrafoserva direktoro Gerlach, direktoro de la radio-ĉefstacio, oficejo ĉe Ellersiek & Borel. Pri la fondo informis la revuo Germana Esperantisto, 1925, n-o 1. Ankaŭ en la postaj jardekoj, en la epoko de GDR samkiel post la ŝtata reunuiĝo de Germanio, en la urbo kontinue aktivis esperantistoj.

Vidindaĵoj redakti

En la kvartalo Niederlehme troviĝas turo simila al la istanbula Galata-turo.

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj estas

 
la kastelo de Königs Wusterhausen