Künten

komunumo de Svislando

Künten estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1613 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Künten
Blazono de Künten
Preĝejo de Künten
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 23′ 30″ N 8° 19′ 55″ O / 47.39167 °N, 8.33194 °O / 47.39167; 8.33194 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 30″ N 8° 19′ 55″ O / 47.39167 °N, 8.33194 °O / 47.39167; 8.33194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1613
Areo 4,89 km²
Alteco 425 m super marnivelo
Poŝtkodo 5444
Komunumkodo 4031
Mapo de Künten
vdr

Geografio redakti

 
Sulz

Künten situas ĉe la nordorienta bordo de la rivero Reuss en la rivera ebenaĵo ĉe la vojo inter Bremgarten kaj Baden. Al la komunumo Künten apartenas krom la vilaĝo Künten mem ankaŭ la vilaĝo Sulz, kiu estis ĝis 1973 memstara komunumo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 489 km², de kiuj 1,32 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,62 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 530 m s.m. ĉe la limo al Bellikon, dum ĝis plej mallata punkto situas ĉe la bordo de la rivero Reuss je 354 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Künten limas en nordo al Remetschwil, en oriento al Bellikon, en sudo al Eggenwil, en sudokcidento aliflanke de la rivero Reuss al Fischbach-Göslikon, en okcidento ankaŭ aliflanke de la rivero al Niederwil, ken en nordokcidento al Stetten.

Trafiko redakti

 
Informtabulo apud la poŝtaŭtohaltejo

Künten situas ĉe la kantona ĉefvojo de Bremgarten al Argovio, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio en duonhora kadenco.

Dum la someraj monatoj de Sulz al Fischbach-Göslikon trans la rivero Reuss cirkulas pramŝipo por migrantoj kaj biciklistoj.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 9 kilometrojn norde en Dättwil.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Künten kaj Sulz datiĝas el la Acta Murensia kiel Chünten kaj Sulzo el ja jaro 1160.

En mezepoko en Künten kaj Sulz regis la Habsburgoj. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris la regionon, kaj la du vilaĝoj fariĝis parto de la voktejo Rohrdorf en la Grafejo Baden.

Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la du vilaĝoj apartenis dum kvin jaroj al la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo al la hodiaŭa Kantono Argovio, Künten kaj Sulz fariĝis politikaj komunumoj de la argovia distrikto Baden.

En la jaro 1973 Künten kaj Sulz estis kunigitaj al unu sola politika komunumo.

Eksteraj ligiloj redakti