Cușmed
vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Küsmöd)
Cușmed [kuŝmed] (hungare: Küsmöd [kuŝmod]) estas vilaĝo en Rumanio laŭ la rivereto Cușmed nordokcidente de Odorheiu Secuiesc. Administre ĝi apartenas al la komunumo Atid.
Cușmed | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Harghita | ||
Alinome | Küsmöd (hungare) | ||
Komunumo | Atid | ||
Iama hungara departemento | Udvarhely | ||
Situo | 46° 29′ N, 25° 3′ O (mapo)46.47583333333325.046111111111Koordinatoj: 46° 29′ N, 25° 3′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 480 m | ||
Poŝtkodo | 537007 | ||
Loĝantaro | 423 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 83810 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 718 loĝantojn; en 1992 430 (hungaroj). En la censo de 2002 ĉiuj 423 loĝantoj deklaris sin etnaj hungaroj[1] kaj la hungaran sia lingvo[2]
Historio redakti
Ĝia preĝejo de Sankta Virgulino en 1466 ricevis permeson de la papo por estiĝi pilgrimejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Küsmöd apartenis al Hungario (Udvarhely).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj redakti
- György Kovács (27-a de aprilo 1911) – Târgu Mureș, 22-a de oktobro) verkisto, publicisto.
- Géza Szávai (4-a de decembro 1950) verkisto[3].
- Lajos Szőcs (n. 4-a de aprilo 1938 – Corund (Harghita), 13-a de julio 2008): bazlerneja instruisto en Corund (Harghita), etnografia esploristo.
Eksteraj ligiloj redakti
Notoj redakti
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-09-18.
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-09-18.
- ↑ Plurlingva retejo de Géza Szávai