Kōtoku-in (高徳院 estas templo de budhista lernejo Pura lando, fondita de Honen, en urbo Kamakura en Kanagaŭa prefektujo en Japanio. Ĝi estas fama danke al granda statuo de Budho Amitabha, farita en 1252 de Ono Goroemon kaj estas la dua laŭ grandeco bronza statuo de Budho en Japanio post Dajbucu en Tōdai-ji troviĝanta en Nara. Ĝiaj dimensioj estas: 14 m - alteco, 11 m - larĝo kaj 3 m alteco de la vizaĝo, pezo 103 tunoj.Budha sidas en pozicio de lotuso. Maksimuma dikeco de bronzaj platoj de la skulptaĵo estas 10 cm. Malfronte de la statuo estas pordo kaj du vidaĵ-fenestroj, interne - ŝtupetaroj atingantaj linion de ŝultroj. La skulptaĵo staras sub la ĉielo, sed komence ĝis staris en granda ligna pavilono, kiu estis detruita de cunamo en 1495.

Budho Amida, Kōtoku-in

Bibliografio redakti