KŐröstetétlen (kOroŝtetEtlen) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Cegléd.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Urboj Cegléd, Szolnok kaj Abony estas proksime.

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. La komunumo senhomiĝis pro la kumana atako en 1091, poste pro la tatara invado, fine pro la turkoj. Komence de la socialisma erao kolĥozoj Dózsa kaj Kossuth formiĝis, ekde 1958 Ruĝa Stelo. En 1949 vilaĝdomo konstruiĝis. Ĝis 1950 la loko apartenis al Nagykőrös, estis tie nur kelke da farmoj. Ĝis 1975 la setlejo estis sendependa vilaĝo, poste kunvilaĝo kun Jászkarajenő ĝis 1991. Nuntempe estas denove sendependa vilaĝo.

Apud la vilaĝo situas holmo, laŭ la onidiro tion faris la alvenintaj hungaroj en 895. Post 1000 jaroj oni metis obeliskon sur la pinton. Poeto János Arany vizitis la farmon kaj vidis la holmon.