Kaĉarevo, serbe Качарево, germane Franzfeld estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Panĉevo. La historia serba loknomo estis Kraljevićevo.

Kaĉarevo troviĝas en la verda municipo
Kaĉarevo troviĝas en municipo Panĉevo
Centro de Kaĉarevo
Preĝejo de Kaĉarevo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kaĉarevo situas sur ebenaĵo. Panĉevo troviĝas je 11, Beogrado je 21 km-oj.

Historio redakti

Dum regado de Osmana Imperio la loko ne estis loĝata. Ŝvaboj fondis la vilaĝon en 1792. En 1921 la germanoj estis 98 %. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Pancsova, poste al estonta Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la vilaĝon. En 2001 loĝis en Kaĉarevo 7624 homoj (5042 serboj 66 %, 1467 makedonoj 19 %, 322 jugoslavianoj, 100 montenegranoj, 19 hungaroj, 18 slovakoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Loko de luterana preĝejo de Kaĉarevo