Kaĉo (manĝaĵo)

manĝaĵo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri manĝaĵo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon kaĉo.

Kaĉo estas manĝaĵo el kuirita greno (antaŭe pistita aŭ muelita), aŭ el aliaj ingrediencoj de pli-malpli kompakta konsisto, ekzemple el fruktojlegomoj. Ĝi estas la plej malnova kaj simpla maniero pretigi grenon kaj ĝis nun tutmonde ankaŭ la plej grava. Idoj de kaĉo estas diskopano, pano kaj blino. Hodiaŭ tre konataj estas ekz. la angla porridge (poriĝo, t.e. avenkaĉo), la itala polento kaj plej ofte dolĉeritaj kaĉoj por infanoj aŭ malsanuloj, ekzemple grio-kaĉo.

William Hemsley (1893)

Vidu ankaŭ redakti

Proverba kaj metafora uzo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri kaĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     El la faraĉo fariĝis kaĉo. 
  •  
     Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas. 
  •  
     Tro da kuiristoj kaĉon difektas. 

En multaj tiaj proverboj, sed ankaŭ en la ordinara parola lingvaĵo, "kaĉo" foje havas metaforan sencon: komplika okazaĵo, maloportuna situacio, malfacile kompreneblaj kaj elireblaj cirkonstancoj.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-22.