En franca kuirarto, la kaĉuo[1] (france cachou IFA:[kaʃu]) estas malgranda pastelo de glicirizoanizo.

Skatolo de kaĉuoj

Priskribo redakti

La kaĉuo estas malgranda bombono, ofte nigra kaj vendata en skatoloj. La kaĉuo konsistas el sukero kaj glicirizoanizo, kelkfoje kun iom da kateĉuo.

Kaĉuoj estas ordinare manĝata post manĝo, por purigi la buŝon kaj forigi restantajn odorojn kaj gustojn.

Historio redakti

 
Reklamo por kaĉuoj, ĉ. 1890

La kaĉuo estis nomita laŭ la kateĉuo, planta ekstraktaĵo origine enhavita de la kaĉuoj. La kaĉuo estis inventita en Tuluzo en 1880 de apotekisto Léon Lajaunie (1841–1914),[2] origine kiel medikamento kontraŭ tusoj kaj malbonodora buŝo.

La varmarko de Lajaunie famiĝis, kaj Lajaunie vendis siajn kaĉuojn en flava skatolo. Hodiaŭ, la varmarko restas fama, kaj sub tiu varmarko vendas kaĉuojn la usona firmao Mondelez International.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti