Kaĥovka (rezervujo)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaĥovka (stacidomo).

Kaĥovka (ukraine Каховське водосховище) estas akva rezervujo situanta sur rivero Dnepro. Ĝi kovras surfacan areon de 2.155 kvadrataj kilometroj en teritorioj de Ĥersona provinco, Zaporiĵa provinco, Dnipropetrovska provinco de Ukrainio. La rezervujo estis kreita en 1956, kiam la akvocentralo estis konstruata.

Kaĥovka
baraĵlago
Situo Ĥersona provinco, Zaporiĵa provinco, Dnipropetrovska provinco (Ukrainio)
Speco de la lago Akvoelektra rezervujo
Datenoj
Koordinatoj 47° 28′ N, 34° 10′ O (mapo)47.46666666666734.166666666667Koordinatoj: 47° 28′ N, 34° 10′ O (mapo)
Kaĥovka (Zaporiĵa provinco)
Kaĥovka (Zaporiĵa provinco)
DEC
Kaĥovka
Kaĥovka
Map
Kaĥovka
Surfaca areo 2155 km²dep1f5
Maksimuma longo 240 kmf6
Maksimuma larĝo 23 kmf7
Akva volumeno 18,2 km³dep1f8
Maksimuma profundo 26 mf10
Averaĝa profundo 8,4 mf11
vdr
Mapo de la rezervujo

La rezervujo estas 240 km longa, ĝis 23 km larĝa kaj havas averaĝan profundon de 8,4 metroj (la profundo varias de 3 al 26 m). La akva volumeno estas 18,2 km³. Ĝi estas ĉefe uzata por liveri akvon por akvaj elektrocentraloj, por irigaciaj sistemoj Krasnoznamianka kaj Kaĥovka, por industriaj celoj, purakvaj fiŝaj bienoj, por la Nordo Krimea kanalo kaj por la kanalo Dnepro-Kryvyi Rih. Kun ĝia kreado estis kreita profunda akva vojo, permesanta al profundaj maraj ŝipoj navigi supren laŭ Dnepro.