Kaŝtankolora

brunruĝa koloro simila al tiu de kaŝtano
#954535

Kaŝtankolora, konata ankaŭ kiel ruĝecbruna, estas koloro kun iom da bruna nuanco al ruĝa, kaj nomiĝas tiele pro la nukso de kaŝtanarbo.

Kaŝtannuksoj povas troviĝi ĉirkaŭ kaŝtanarboj.
Kaŝtandorsaj paruoj.

Ĝi estis nomata ankaŭ Hindia ruĝa, laŭ la ruĝa grundo el laterito troviĝanta en Hindio, sed ebel ne temas pri sama kolornuanco. Ĉiukaze temas pri terkoloro same kiel pri ruĝa nuanco. Ĝi tiele estus komponita de natura fera oksido. Aliaj nuancoj de fera oksido estus la Venecia ruĝo aŭ la Angla ruĝo. En Usono tiu nomo de Hindia ruĝa estis anstataŭata de Kaŝtankolora, ĉar instruistoj ne volis, ke lernantoj miskomprenu la koloron kiel aludo al haŭto de indianoj.

Tiu koloro estas uzata kiel adjekto en nomoj de kelkaj birdoj por priskribi ties plumaron, ekzemple Kaŝtandorsa paruo (Poecile rufescens), Kaŝtanventra sito (Sitta castanea), Kaŝtankolora pasero (Passer eminibey), Kaŝtanflanka parulio (Dendroica pensylvanica), Kaŝtanbrusta perdriko (Arborophila charltonii), Kaŝtana anaso (Anas castanea), Kaŝtana parulio, (Dendroica castanea) ktp.