KAŬASAKI Rjō (japane 川崎 (かわさき) (りょう), Kawasaki Ryō [kaŭsaki rjō]) (25-a de februaro 194713-an de aprilo 2020) Elektis la kariero de gitaristo poste studi sciencon dum kelkaj jaroj. Dum la jaroj 60 ludis kune kun multaj japanaj ensembloj kaj ankaŭ kreis siajn ensemblojn. Frue dum la jaroj 70 vojaĝis al Novjorko kie li loĝis kaj laboris kun grandaj muzikistoj, Gil Evans, Elvin Jones, Chico Hamilton, Ted Curson, JoAnne Brackeen, k.t.p. Meze de la jaroj 80, Kaŭasaki lasis ludi muzikon ĉiumomente por krei softvaron por komputiloj. Li ankaŭ rekordis diversajn diskojn de techno dance, kreante sian entrepreno, Satellites Records, por tiuj diskoj.

Kaŭasaki Rjo
川崎燎
Kaŭasaki Rjo en la jaro 2014 en Estonio
Kaŭasaki Rjo en la jaro 2014 en Estonio
Bazaj informoj
Naskiĝo 25-an de februaro 1947 (1947-02-25)
en Suginami-ku
Morto 13-an de aprilo 2020 (2020-04-13) (73-jaraĝa)
en Talino
Ĝenroj ĵazo
Profesio gitaristo, komponisto, programisto de softvaro
Instrumentoj gitaro, klavarinstrumento
Aktivaj jaroj 1967 - nuntempo
Eldoninto Polydor Records
Parencaj
temoj
Gil Evans, Elvin Jones, Chico Hamilton, Ted Curson, JoAnne Brackeen
Retejo www.ryokawasaki.com
Signifa instrumento
gitaro
Persona informo
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo komponistoinĝeniero • ĵazmuzikisto • gitaristokomputosciencisto • kvantumfizikisto
TTT
Retejo http://www.ryokawasaki.com/
vdr

Je 1991 revenis al ĵazo kaj ĉiuj vidis ke li ankoraŭ estas talentplena muzikisto. Rekordis por muzika entrepreno el Japanio sed disdonante la sondiskojn en Usono per sia entrepreno. Danke al sia sperto, Kaŭasaki povas facile ludi diversajn stiloj tiel malsamaj kiel la hard bop kaj la jazz-rock. La kvalito de lia ludado estas mirinda.

Vivo redakti

La unuaj jaroj (1947 - 1968) redakti

Kaŭasaki Rjo naskiĝis en Koenji, Tokio dum Japanio estis ankoraŭ resaniĝanta poste la dua mondmilito. Lia patro Kaŭasaki Torao estis konata kaj laŭdita japana diplomato, kiu laboris por la Japana Ministrado por Eksterlando ekde 1919. Torao fue laboris en diversaj japanaj konsulejoj kaj ambasadejoj ekzemple San Francisco, Honolulu, Fengtian en tiu ĉi tempo urbestro de Manĉurio, nun Shenyang kiel urbo de Ĉinio), Ŝanhajo kaj Pekino dumtempe li estis instruisto de angla lingvo kaj tradukisto por oficialaj konferencoj. La patrino de Rjo, Hiroko konis ankaŭ multajn lingvojn kaj parolis germane, ruse, angle, kaj ĉine krome de sia denaska lingvo, japane. Hiroko kreskis en Manĉurio kaj konis Toraon en Ŝanhajo. Torao estis 58 jara kiam sia sola filo Rjo naskiĝis. Eble tiuj cĉi specialaj cirkonstancoj pri liaj gepatroj, influis en la arta kaj vojaĝanta karaktero de Rjo, en internacian artiston.

La tuta vivo de Kaŭasaki estas regita pro sia denaska scivolo kaj kapablo por inventi, en la muziko kaj en la scienco. Dumtempe lia patrino kuraĝigis lerni pianon kaj dancon, li decidis studi kantarton kaj solfaon kiam li estis kvarjara kaj violono kiam li estis kvinjara. Li povis legi muzikon antaŭ iri al la elementa lernejo. Kiel lernanto, li amis astronomion kaj elektronikon (konstruis siaj radiojn, Televidojn kaj aŭdiajn sistemojn, teleskopojn, k.t.p.). Kiam li estis dekjara, li aĉetis havajan gitareton kaj, kiam estis dekkvarjara, havis sian unuan akustikan gitaron. La sondisko Midnight Blue de Kenny Burrell kaj Stanley Turrentine kuraĝigis Rjo studi ĵazon.

Kiam li estis adolesanto li komencis ludi ĉe restoracioj, kreis ĵazan ensemblon kaj konstruis elektronikan orgenon. Kiam li estis deksesjara, sia ensemblo laboris ĉe kabaredoj kaj kluboj. Dumtempe li daŭris kun sia muzika agado, Li studis en la Japana Universitato. Rjo partoprenis kiel ĵujisto kaj instruisto ĉe la lernejo de Yamaha por konstrui muzikinstrumentojn. Li ankaŭ laboris kiel sona inĝeniero por Victor Records de Japanio kaj BGM/TBS Music kie li lernis pri miksado de sono.

Komencoj en Japanio (1969 - 1973) redakti

Rjo rekordis sian unuan sondiskon per Polydor Records kiam li estis dudekdujara. Li ankoraŭ daŭris ludante kun sia ensemblo, kaj, tre juna, li estis elektita la tria ĵaza gitaristo per enketo pri japana ĵazo, Dum la sekvantaj tri jaroj, Rjo laboris kiel sesia muzikisto farante muzikon por propagandoj, popmuzikon, kaj diversajn prezentojn ĉe la japanaj televido kaj radio. Poste rekordis sian duan sondiskon per Toshiba kiam li estis dudekkvarjara. Li ludis kun B.B. King kaj renkontis George Benson

Rjo ankaŭ ludis kun grandaj japanaj ĵazaj artistoj kiel Takeshi Inomata kaj Sound limits, la saksofonistoj Hidehiko Matsumoto (松本英彦), Keiichiro Ebisawa, Seiichi Nakamura, Jiro Inagaki kaj Soul Mates, la pianisto Masahiko Sato (佐藤允彦), k.t.p.

Novjorko (1973 - 2002) redakti

1973 - 1979 (kiel gitaristo) redakti

 
Kaŭasaki Rjo con Gil Evans en Sweet Basil en New York City,1982

Dum 1973, Kaŭasaki alvenis al Novjorko. Amiko ricevis lin kaj proponis laboron kun Joe Lee Wilson por ludi ĉe la Lincoln Center kiel parto de la Newport Jazz Festival. Baldaŭ, Rjo fariĝis kutima partoprenanto de la novjorkaj "jam sessions" kaj ludis kun Bobbie Humphries. Kelkaj monatoj poste, Rjo trovis fremdulon en la pordo de sia domo. Tiu viro estis Gil Evans kaj la gitaristo unuiĝis al la The Gil Evans Orchestra (David Sanborn, Howard Johnson, Tom Malone, Lew Soloff). La banda estis laboranta en kantaĵoj verkitaj de Jimi Hendrix. Hendrix ideis la sondisko kun Evans, sed Jimi forpasis unu semajno antaŭ la komenco de la projekto. Kaŭasaki ankaŭ ludis en alia sondisko de Gil Evans por RCA, There Comes a Time, kun Tony Williams kiel tamburisto. Dum unu monato, Rjo esais kun la ensemblo de Tony Williams, sed Tony iris Eŭropon kaj la grupo ne povis ludi antaŭ la publiko eĉ unufoje.

Kaŭasaki sekvis al Jim Hall, Gábor Szabó (gitaristo) kaj Larry Coryell kiel gitaristo de la ensemblo de Chico Hamilton. La grupo ludis en diversaj lokoj de Usono kaj rekordis muzikon por filmoj en Hollywood. La unua usona sondisko de Rjo, Juice, aperis dum 1976 per RCA kaj la gitaristo estis el la unuaj japanaj ĵazaj artistoj dungita por granda muzika entrepreno de Usono. Gravaj muzikistoj kunlaboris dum tiu ĉi projekto Tom Coster (Carlos Santana) kaj Sam Morrison (Miles Davis). Poste Kaŭasaki grabó rekordis du sondiskojn, Prism kaj Eight Mile Road, per la japana muzika entrepreno East Wind. Ankaŭ, li unuiĝis al la ensemblo de Elvin Jones kaj ludis tra Nordameriko, Sudameriko kaj Eŭropo. Je 1978, Kaŭasaki forlasis la vojaĝojn kun aliaj ensembloj kaj fokusis sur siaj projektoj.

Li eksploris la hindan muzikon, lernis regeo-n kaj rekordis la sondiskon, Ring Toss, miksante orientan kaj okcidentajn muzikojn. Kun Dave Liebman rekordis Nature's Revenge per la germana entrepreno MPS kaj faris eŭropan turneon. Kun JoAnne Brackeen ludis ĉe diversaj ĵazaj festivaloj, kaj rekordis du sondiskojn per Timeless Records en Nederlando. En Japanio, la entrepreno de Sony, Open Sky dungis la gitariston por fari tri sondiskojn -- Mirror of my Mind, Little Tree kaj Live -- la lasta rekordita en klubo de Tokyo, estis inter la unuaj tute diĝitaj sondiskoj. Rimarkindaj muzikistoj partoprenis en tiuj projektoj: Michael Brecker, Harvey Mason, Leon Pendarvis, Azar Lawrence, Anthony Jackson, Lincoln Goines, Badal Roy, Naná Vasconcelos, Buddy Williams, Larry Willis and Alex Blake k.t.p. Rjo ankaŭ rekordis sondiskon "Sapporo" per la svisa entrepreno America Sound, kaj ludis tra Svislando kaj Germanio.

1979 - 1990 (Kiel inventisto kaj kreinto de softvaro) redakti

Kaŭasaki inventis en 1979, specialan gitaron per kiu oni povas krei sonojn kiu similas tiuj de la orkestro, kaj uzis ĝin dum divarsaj koncertoj. Li kreis la ensemblo de de jazz-rock, The Golden Dragon kaj ludis ofte dum la jaroj 80. Fostex disvolvigis rekordilon kun 8 kanaloj kaj petis al Rjo esti la unua artisto ke uzu ĝin. La muzikisto rekordis la sondiskon "Ryo" en 1981 per Phillips Records Lia laboro estis mirinda ĉar li ludis nur sian akustikan gitaron kaj sian specialan gitaron por re-krei la tutan orkestra parto de diversaj famaj verkoj, kiel la tre konataj Adagio de la Concierto de Aranjuez de Joaquín Rodrigo Simila sondisko, Lucky Lady, aperis dum la sekvanta jaro.

Kiam la komputilo Commodore 64 aperis kun sona ĉipo, Kaŭasaki eksploris la eblecoj oferitaj de tiu ĉi maŝino. Li lernis krei softvaron kaj dum du jaroj, laborante 16 horoj ĉiutage li kreis softvarojn por fari muzikon — Kawasaki Synthesizer, Kawasaki Rhythm Rocker, Kawasaki Magical Musicquill kaj Kawasaki MIDI Work-station — disdonditaj per Sight and Sound Music. Rjo kreis novan sondiskon, Images, dum 1987; kaj la muzikon por la filmo, Pleasure Garden, dum 1990 por IMAX film pri la tropikaj arbaroj endanĝeritaj.

Inter 1986 kaj 1990, Kaŭasaki diversajn sukcesajn kantaĵojn — "Electric World," "One Kiss," "No Expectations," "Say Baby I Love You," "Don't Tell Me," "Wildest Dreams," "Life is The Rhythm" and "Acid Heat" — kiu estis miksado de free-style, house, acid house kaj ambient. Tiuj ĉi laboroj estis kreitaj en sia studio, The Satellite Station, kaj disdonitaj per sia entrepreno, Satellites Records. La ensemblo de Rjo ludis ofte en la Novjorkaj kluboj. Inter 1988 kaj 1993, Kaŭasaki estis la Novjorka reĝisoristo por du radiasj programoj pri Japana muziko, "The Music Now" kaj "Idex Music Jam." Rjo kunlaboris, ankaŭ kun la majstro de kotoo Kicho Takano kaj rekordis la sondiskon "Crystallization"

1991 - 2000 (Reveno al la ĵazo) redakti

Kaŭasaki revenis al ĵazo kiam li kunlaboris kun la japana entrepreno One Voice. La unua sondisko per tiu ĉi entrepreno estis "Here, There and Everywhere" (eldonita per One Voice en Japanio kaj per Satellites Records en Usono). Kaŭasaki kunlaboris kun la kantistino kantistino kaj gitaristino el Brazilo Camila Benson kaj daŭris kun la kreado de novaj sondiskojn -- la akustika "My Reverie" (kun muziko verkita de Bill Evans, Debussy, Ravel kaj Gershwin), la elektra "Love Within The Universe" (kiu estis tre sukcesa en Usono), "Remixes Remixes Vol. 1" (en kie partoprenas ankaŭ Benson), "Sweet Life" kaj elsendoj en KD de "Mirror of my Mind" (kun ĵaza ensemblo Harvey Mason, Michael Brecker, Anthony Jackson, Leon Pendarvis kaj la kantisto Radha Shottam).

Alia sondisko estis "Cosmic Rhythm" en 1999. En tiu ĉi laboro partoprenas la kantistino kaj verkistino Clare Foster kaj kutimaj kunlaborantoj Victor Jones kiel drumisto, kaj Lincoln Goines kiel basludanto. En tiu ĉi sondisko ankaŭ partoprenas David Kikoski (piano) kaj Shunzo Ohno (Flugel Horn). Kaŭasaki aranĝis kaj rekordis ĉiujn kantaĵojn por tiu laboro kaj verkis dek novajn kantaĵojn.

Inter 1995 kaj 1999, tre grandaj steloj de hiphopo, Puff Daddy, Kool G Rap kaj Keith Murray rekordis la originala kantaĵo de Rjo, "Bamboo Child".

Novaj Projektoj. Estonio (2000 - nun) redakti

Rjo rekordis la sondiskon "Reval" dum 2001, en Tallinn, Estonio kune kun la basludanto Toivo Unt, la drumisto Aivar Vassiljev kaj Kristi Keel kun angla korno.

Kaŭasaki estis la verkisto, muzika reĝisoro kaj gitaristo por la baleto de ĵazo "Still Point" por la Estonia Nacia Teatro de Opero inter 2000 kaj la 2002. La dancoj por tiu ĉi baleto estis kreita de Russell Adamson, Jamaikano kiu loĝas en Helsinki. Rjo ankaŭ rekordis sia trian akustikan gitaran sondiskon, 'E' en 2002. Dum 2000, Kaŭasaki multe ludis en Rusio kaj la baltaj landoj en ĵazaj festivaloj. La ensemblo de Kaŭasaki ludis en la Ritmi Jazz Festival en Riga/Latvio, Pori kaj aliaj ĵazaj kunvenoj Finnlando, Ukrainio, Litovio kaj en la Saransk Jazz Ark Festival. Ankaŭ aperis multe en la Nõmme Jazz Festival en Estonio.

La novaj laboroj de Kaŭasaki inter la 2005 kaj la 2007 enhavas ensemblon kun la usona drumisto Brian Melvin kaj la basludanto de Estonio Toivo Unt. La ensemblo nomas “Art of Trio” kaj ludis en Finnlando, Svedio kaj la baltaj landoj. Rjo ankaŭ ludis kun la kantistino Jaanika Ventsel, kaj faris koncertojn en Japanio kun la basludanto Yoshio ‘Chin’ Suzuki (鈴木良雄), la nova KD de ili, “Agana” aperos dum Februaro de la jaro 2007.

Sondiskoj redakti

Novaj elsendoj en KD de malnovaj sondiskoj ne aperas tie ĉi.

Sondiskoj de Rjo redakti

Sondiskoj de 12" redakti

Sondiskoj kun aliaj muzikistoj redakti

Softvaro redakti

Video redakti

Referencias redakti

Eksteraj ligiloj redakti