Kaŭterizo

medicina bruligo de korpoparto

Kaŭterizo (aŭ kaŭterado) estas medicina tekniko bazita sur la uzo de varmokemiaĵo por detrui nenormalan histon (tumoron) aŭ obturi sangajn vaskulojn en kazo, inter alia, de kronika epistakso.

Malnova kaŭtero varmigebla per flamo - Muzeo pri Historo de Medicino en Universitato Paris Descarte (Francio)

Termokaŭterizo redakti

Varmo estas plej uzata, kaj de pratempo. Ĝi kaj haltigas la hemoragiojn kaj preventas la infektojn.

La kauterizo estas ĝenerale farita per kaŭtero, (aŭ kaŭterizilo) kies ĉefa parto estas platena drato aŭ plato varmigita per flamo, aŭ rezistanco varmigata per elektra kurento. Elekra kaŭtero estas nomata elektrokaŭterogalvanokaŭtero.

Kemia kaŭterizo redakti

Kaŭstikaĵoj povas detrui la histojn; pli uzataj estas

La kemia kaŭterizo estas nun malmulte uzata, ĉar ĝi havas la maloportunaĵo, ke la kaŭstika substanco povas lezi la ĉirkaŭajn histojn.

Frosta kaŭterizo redakti

Likva azoto (-195,79 °C) « brulas » la histojn kiel varmo. (Frostiĝo). Tiu terapio, nomata krioterapio efikas kontraŭ verukoj kaj aliaj hautaj tumoretoj.

Aliaj kaŭterizaj metodoj redakti

Oni ankaŭ povas uzi: