Kabaredo estas trinkejo aŭ vesperkunvenejo, kie poetoj kaj kanzonistoj prezentas siajn proprajn verkojn; humura literatura kunveno [1].

Toulouse-Lautrec, ĉe la Ruĝa Muelejo 1892.

Laŭ Francisko Azorín Kabaredo estas Publika saloneto por amuzaĵoj, gajaj prezentadoj, danco k. trinkado. Koncertokafejo.[2] Li indikas etimologion el grekaj kape (manĝejo), kaj kapto (manĝi) kaj de tie kaparis, kaparetum, cabaret.[3]

Famaj kabaredistoj en Esperantujo estis Raymond Schwartz kaj lia edzino Marguerite Schwartz (sub pseŭdonomo Marga Rineta). Saša Pilipović kaj Sanja Matejić ludis la teatraĵon Kabaredo en Gotenburga UK.

Famaj kabaredoj redakti

Kabaredistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 98.
  3. Azorín, samloke.