Kabaso estas perkutinstrumento. La industrie produktata kabaso devenas de afrika originala instrumento nome „afuŝé“ (kalabasa krakilo). Ĝi konsistas el ligna mantenilo kun cilindra kapoparto kaj ĉirkaŭa profillado. La lado estas volvita per lige ĉirkaŭantaj metalmerlaj ĉenoj, kiuj ebligas precizajn krakajn sonojn.

Granda kabasao

Ludoteknikoj redakti

Ekzistas du kutamj ludoteknikoj:

  • Je la unua oni metas la malferman kaj iomete rondigitan manplaton al la perloĉenojn kaj subitmove turnas la mantenilon. Tiel ekestas metale kraka brueto, diverslonga depende de longeco kaj rapideco de la turnmovo. Variaĵo: Per turnetado de la mantenilo kaj de la manplato resp. de la perloĉenoj unu kontraŭ la alian ekestas flua ritmo akcentebla laŭbezone.
  • Je la alia ludotekniko oni enmanigas la kabason je la mantenilo tiamaniere, ke la tenilo kaj la cilindreca kapo estas horizontalaj. Per skuado antaŭen-reen de la kabaso la ne tute streĉaj perloĉenoj klakas kontraŭ la antaŭa kaj malantaŭa flankoj de la kabaso. Ĉi tiu tekniko generas "krotalecan" krakadon.

Eksteraj ligiloj redakti