Kazimierz Bein

pola okulkuracisto, leksikografo, tradukisto kaj esperantisto
(Alidirektita el Kabe)

D-ro Kazimierz BEIN, pseŭdonime Kabe (naskiĝis la 29-an de februaro 1872 en Sierżnia, en la komunuma distrikto de Stryków, kaj mortis la 15-an de junio 1959 en Lodzo) estis pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.[1] Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo.

D-ro Kazimierz Bein

Kazimierz Bein, elstara esperantisto kaj la unua kabeinto
Persona informo
Aliaj nomoj Kabe
Naskiĝo 29-a de februaro, 1872
en Sierżnia
Morto 15-a de junio, 1959
en Lodzo, Pollando
Tombo Catholic cemetery at Ogrodowa Street in Łódź
Lingvoj Esperantopolarusagermana
Nacieco polo
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Subskribo Kazimierz Bein
Okupo
Okupo okulkuracisto • esperantistoverkistotradukisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Fundo de l' Mizero
liaj tradukoj
Akademiano vicprezidanto de AE
Esperantisto numero 9074
vdr

Biografio redakti

En siaj junaj jaroj li partoprenis en kontraŭrusia movado, pro kio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn kaj fondis la Polan Oftalmologian Societon kune kun du kolegoj. Li estis konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.

Esperanto-agado redakti

Kabe eksciis pri Esperanto jam en 1887, dum li estis liceano en Varsovio, sed ne eklernis ĝin. En 1903, esperanta kroniko kiun li legadis en angla revuo vekis lian interesiĝon pri la lingvo. Li aĉetis la Unuan Libron kaj konstatis ke "post kelkhora laboro" li povas legi preskaŭ ĉiajn tekstojn sen vortaro. Li decidis viziti sian kolegon Zamenhof en lia kabineto, kaj komencis sian agadon por Esperanto.

Tradukado redakti

Li baldaŭ famiĝis (uzante la plumnomon Kabe) pro la traduko de la Fundo de l' Mizero de Wacław Sieroszewski, kiu aperis en Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara Esperanto-tradukisto.

La du ĉefverkoj de Kabe estas: Vortaro de Esperanto (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas en eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, romano de Bolesław Prus.[2]

 
Grupo de esperantistoj kun Ludoviko Zamenhof, 1908. Dua de maldekstre staras Kabe

La granda merito de Kabe estas lia influo rilate al la evoluo de la esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas klara, simpla kaj libera de ĉiu naciismo: la spirito de la lingvo vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibraj, ĉiu vorto en sia ĝusta loko. Forestas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li verkis per vere internacia Esperanto, lingvo agrable glata, lude legebla. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: "por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn". Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo.[3]

Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, "la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili."

Kabe kabeis redakti

 
Kovrilpaĝo de Konopnicka: Mia Poŝhorloĝo, 1964, trad: Kabe

En 1911 Kabe subite malaperis el la movado, sen komento pri la kialoj. Li rezignis pri Esperanto-kariero kaj anstataŭe fariĝis direktoro de la Varsovia Oftalmologia Instituto. De tiam li tute ne okupiĝis plu pri Esperanto. La motivoj de ĉi tiu decido estas neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Antoni Grabowski, Adam Zakrzewski kaj aliaj). Post dudek jaroj, intervjuate en 1931 (Literatura Mondo, paĝo 144), li parolis pri neprogreso de Esperanto kaj asertis sin ne konsideri tian neprogresantan lingvon solvo por la internacia lingvo.

Laŭ tio ĉi, lian "Grandan Rezignon" motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la esperantistaron vigle okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia esperantista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj laboroj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rikoltoj.

El lia plumnomo estiĝis Esperanta verbo kabei, kio signifas estinte aktivulo forlasi la Esperanto-movadon. Ankaŭ kabeiĝi estas ofte aŭdata varianto. Jam en la Enciklopedio de Esperanto el 1935, Kalocsay skribas pri tio, ke [l]ia nomo fariĝis kvazaŭ la sim­bolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la e-istoj scias, pri kiuj temas.[4]

Laŭ atestoj de esperantistino loĝinta en Lodzo[5] kaj rusa gazetartikolo[6], Kabe denove interesiĝis pri Esperanto ekde la aĝo de 84 jaroj, t.e. dum la lastaj 3 jaroj de sia vivo[7].

Renkonton kun maljuna Kabe priskribis bulgara esperantisto Simeon Hesapčiev en Nuntempa Bulgario 4/1959, p. 23 (Mia renkonto kun Kabe).

Li estas entombigita en Lodzo, en la katolika tombejo Sankta Jozefo (sektoro 26b).

Tradukoj redakti

 
La kovrilpaĝo de la 4-a eldono de la Esperantlingva traduko de Pieśni przerwanej (La Interrompita Kanto[8]), 1928
 
Kovrilpaĝo de Kabe: Literatura Antologio, represo, PEA, 1977
 
Kovrilpaĝo de E. Orzeszkowa: Bona Sinjorino, PEA, 1979

La jaroj estas la jaroj de la unua publikigo.

Vortaro redakti

Kuracistaj verkoj de Kabe redakti

  • Zwyrodnienie krążkowe plamki żółtej (1948)
  • O poprawność mowy polskiej : (najpospolitsze błędy w polszczyźnie lekarzy) (1950)
  • Najprostsze oko schematyczne (1951)
  • Zarys okulistyki de Bronisław Ziemiński (Kabe preparis por la preso, 1930)

Memorigo redakti

En la urbo Radom en Pollando troviĝas la strato Kazimierza Beina[9].

Bibliografio redakti

Kalocsay, K. 1972 : Kabe Centjara, Esperanto, 798 (6), p. 103

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura, p. 14.

Eksteraj ligiloj redakti

Rete legeblaj tradukoj redakti

La Faraono, I, II kaj III

Elektitaj fabeloj de Fratoj Grimm (html-redakto)

  Trovu « Kazimierz Bein » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Parolado de Kabe ĉe la unua Universala Kongreso en 1905 pri la ĝistiama historio de la movado, kaj la bezono de Internacia Esperanto-Ligo.

Internacia Krestomatio Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine

La Interrompita Kanto

Bona Sinjorino Arkivigite je 2017-01-15 per la retarkivo Wayback Machine

Legendo Arkivigite je 2011-05-14 per la retarkivo Wayback Machine

Kapreolineto de Niemojevski, Lingvo Internacia, 1904

La Lasta

En fumejo de l'opio

Elŝutebla difinvortaro de 1910 redakti

Referencoj redakti

  1. Julius Glück, El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe), en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. p 30.
  2. Julius Glück, El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe), en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. p. 32.
  3. Julius Glück, El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe), en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. pp. 34-35.
  4. Enciklopedio de Esperanto, 1934
  5. Letero de Zofia Kłopocka el la jaro 1983: https://pionirojdeesperanto.files.wordpress.com/2018/06/1983-memorigo-pri-kabe.jpg
  6. Artikolo en miresperanto.narod.ru. Arkivita el la originalo je 2004-10-30. Alirita 2004-10-30.
  7. Kabe: ĉu eterna mistero?, Brita Esperanto-Asocio, 2017
  8. Teksto "La interrompita kanto"
  9. Strato Beina en Google Maps