La Kabemberizo, Emberiza capensis, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kabemberizo
Kabemberizo
Kabemberizo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. capensis
Emberiza capensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Estas dekduo de subspecioj, diferencaj laŭ plumaro, sed ĉiuj el ili havas la distingan kapobildon kaj ruĝecbrunan koloron en flugiloj. La nordorienta raso E. c. vincenti estas tre malhela supre, kaj ardeznigreca sube. Ĝi havas malmultan brunan koloron en flugilkovrilojn. Ĝi estas foje levata al specistatuso kiel Vincenta emberizo, Emberiza vincenti.

Aspekto redakti

La Kabemberizo estas 16 cm longa. Plenkreskulo havas nigran kronon, blankajn superokulan kaj subokulan striojn kaj inter tiuj nigrajn traokulan kaj alorelkovrilan striojn. Tiele tiu specio estas similaj al la afrikaj emberizoj kiuj havas similan nigrablankan kapobildon, nome la Sahara emberizo, la Striemberizo, la Alaŭdemberizo kaj la Cinamobrusta emberizo, krom la sudazia Sokotra emberizo, sed neniu el tiuj havas tiom ruĝecbrunajn flugilojn. La gorĝareo estas blanka kaj la subaj partoj helgrizaj kun helbruna nuanco en flankoj kaj suba ventro. La supraj partoj estas grizbrunaj kun iome da malhela strieco, kaj la flugilkovriloj estas helbrunaj. La vosto estas malhelbruna. La beko estas fortika kaj griza, same kiel la kruroj.

Ambaŭ seksoj estas tre similaj, sed inoj povas havi sablokoloran nuancon en la blankaj kapomarkoj. Junuloj havas pli senkolorajn brunajn flugilojn, malpli distingan kapobildon kaj pli markatan striecon etende al brusto kaj flankoj. La alvoko estas ascenda zzuu-zeh-zii-zii. La kanto estas laŭta ĉirpado chup chup chup chup chii chiip chu. E. c. vincenti havas simplan kanton tre-re-ret tre-re-ret.

Distribuado kaj vivejo redakti

Tiu afrotropisa specio loĝas en suda Afriko el sudokcidenta Angolo, orienta Zambio, Malavio, Zimbabvo, Bocvano, Mozambiko kaj suda Tanzanio al Sudafriko en Kabo, kie ĝi estas plej komuna. Ties biotopo estas rokaj deklivoj kaj seka herbeja arbustaro, precipe de montoj de la nordo de ties teritorio, sed ankaŭ malferma arbaro ĉe sekaj akvofluejoj, vilaĝoj kaj ĝardenoj. Ĝi iam uzis ŝtonecajn aridajn areojn kun iome da malaltaj herboj, sed multe de tiu tereno perdiĝis por plugado. Ili preferas speciojn kiaj Acacia saligna kaj Acacia cyclops.

Kutimaro redakti

La Kabemberizo ne estas gregemaj, kaj estas normale vidata sola, en paroj aŭ familigrupoj. Ili manĝas surgrunde ĉefe inter rokoj (sed ili povas eĉ eniri en domoj por manĝi surplanke) herbosemojn, fruktojn, insektojn (formikoj, termitoj, muŝoj, moskitoj, larvoj) kaj araneojn. Temas pri specio ĉefe de loĝantaj birdoj, sed ties nombroj pliiĝas en Okcidenta Kabprovinco dum la periodo el majo al septembro.

Ties kovrita tasforma nesto estas konstruata malalte en arbusto aŭ herbotufo el herboj, radiketoj kaj bastonetoj kaj kovrata el pli fajna herbo, mildaj semoj kaj haroj. La ino demetas 2-5 ovojn kiuj estas kremokoloraj kaj markitaj per ruĝecbruna kaj lila koloroj kaj estos kovataj dum 13 al 16 tagoj. La idoj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 10-13 tagoj. Ĝi estas monogama specio kaj soleca nestumanto. La reprodukta sezono estas el oktobro al junio, kaj ĉefe el septembro al novembro en Sudafriko kaj el decembro al aprilo en Zimbabvo.

Referencoj redakti