Kabeus (alternativoj Cabeus, Cabeo, Kabeo) estas nomo de kratero sur la Luno, proksime al la suda poluso. En tiu pozicio, la kratero estas videbla de la Tero nur flanke. Pro manko de sunlumo, en ĝi ĉiam regas ombro. Ĝi situas okcidente de la lunkratero Malapert kaj sud-sudokcidente de lunkratero Newton.

Kabeus
alfrapa kratero [+]
Koordinatoj85° 19′ 48″ S, 42° 7′ 48″ U -85.33-42.13Koordinatoj: 85° 19′ 48″ S, 42° 7′ 48″ U [+]
Vikimedia Komunejo:  Cabeus (crater) [+]
vdr
Karakterizaĵoj
latitudo 84,9° S.
longitudo 35,5° Okc.
Diametro 98 km
Profundo nekonata
Selenografia longo 45° ĉe sunleviĝo
Nomata laŭ Niccolo Cabeo

Kabeus estis celo de enbato la 9-an de oktobro 2009, de la Lunar Crater Observation and Sensing Satellite. Oni tiel malkovris gravan kvanton de frostita akvo.

Apudaj krateroj redakti

Sur la lunmapoj, oni povas vidi du apudajn kraterojn, signitaj per litero A kaj B.

Kabeus Latitudo Longitudo Diametro
A 82,2° S 39,1° Okc. 48 km
B 82,4° S 53,0° Okc. 61 km