Kabo Gris-Nez (Zwartenes en flandra dialekto) estas kabo situanta ĉe nordokcidenta pinto en nordo de Francio plej proksima al bordoj de Anglio en departemento Pas-de-Calais.

Kabo Griz-Nez
Grand site de France
protektata areokabo [+]

Oficiala nomo: Cap griz-Nez

Lando Francio
RegionoNord-Pas-de-Calais
DepartementoPas-de-Calais
MunicipoAudinghen
SituoAudinghen
- koordinatoj50° 52′ 16″ N, 1° 35′ 0″ O (mapo)50.8711111111111.5833333333333

Areo1,37 km² (137 ha)

Estiĝo1982
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Kategorio IUCNIV

Proksima urboBoulogne-sur-Mer

Geografia lokigo sur la mapo : Pas-de-Calais

Vidu situon de Kabo Gris-Nez kadre de Pas-de-Calais
Vidu situon de Kabo Gris-Nez kadre de Pas-de-Calais
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Kabo Gris-Nez kadre de Francio
Vidu situon de Kabo Gris-Nez kadre de Francio
DEC
Map
Kabo Griz-Nez

Vikimedia Komunejo:  Cap Gris-Nez [+]
Retpaĝaro: TTT-ejo pri Kaboj Gris-Nez kaj Blanc-Nez

Directive Oiseaux
vdr

Ĝi estas rimarkinda loko klasita en natura zono kun ekologia, faŭna kaj flaŭra intereso, de kiu Konservatorio de Marbordo akiris 130 ha[1].

Ĝi konsistigas kun Kabo Blanc-Nez situanta pli norde, la Grandan lokon de Du Kaboj, markitan Grand site de France ekde 2011[2].

Situo redakti

La kabo estas klifo alta je 45 m[3] situanta sur la teritorio de komunumo Audinghen, inter komunumoj Wissant kaj Audresselles, ĉe Côte d'Opale en departemento Pas-de-Calais. Ĝi estas parto de la rokaj klifoj de Bulonjlando, inter sablaj bordoj de Pikardio sude kaj de Flandrio oriente.

Tiu antaŭiro de argilaj-grejsaj klifoj situas je nur 34 km de Dovero kaj estas la punkto de franca marbordo plej proksima al Anglio. Ĝi konsistigas ankaŭ, kun Kabo Dungeness anglaflanke, markolon. De la kabosupro, en klara vetero, estas bela vido al la anglaj bordoj kaj al Kabo Blanc-Nez.

 
Kabo Gris-Nez vidata de satelito Spot, kun forta hidrosedimenta efiko, pro devio (kaj asociitaj perturboj) de fluoj de la "« Borda rivero »" (akvamaso malpli sala pro alveno de dolĉa akvo de la « tri estuaroj » situantaj pli sude kaj nature suprenirantaj norden)

La terparceloj akiritaj de Konservatorio de Marbordo situas sur la komunumoj Audinghen, Audresselles kaj Wissant.

La loko redakti

 
La lumturo kaj ĉe ĝia bazo estas "Centre Régional Opérationnel de Surveillance et de Sauvetage" (CROSS) (esperante operacia regiona centro por prigardo kaj savo).

La du kaboj konservis spurojn de la unua mondmilito kaj de la dua mondmilito.

La nuna lumturo de Kabo Gris-Nez laŭ stilo de cilindra turo el elstaraj ŝtonoj, kies lumfasko atingas 45 km, ekfunkciis ekde 1957.

Tio estas la plej mallarĝa punkto de Dover-kaleza Markolo, kun strategia intereso por la internacia martransporto, kiu ligas Manikan Markolon al Norda Maro, la nordajn eŭropajn havenojn al la sudaj. Tio estas unu el la markoloj la plej trairataj en la mondo kun pli ol 500 ŝipmovoj ĉiutage meze, transportantaj ĉiujn tipojn de varoj, el kiuj danĝeraj varoj kiaj hidrokarbonoj, kemiaj aŭ radioaktivaj materialoj. Estas pli ol 200 000 ŝipoj jare, kiuj veturas nokte kaj tage tra la markolo. 25 % de la monda mara vartrafiko tie trairas[4] 30 % de varŝipoj kiuj trairas ĝin transportas danĝerajn varojn, tio estas 166 milionoj da tunoj jare[5].

Mediaj kaj biogeografiaj aspektoj redakti

Pri maraj kaj submaraj aspektoj, Kabo Gris Nez estas la limo inter du grandaj zonoj ekologie ligitaj, sed kun malsamaj hidrosedimentaj karakterizaĵoj. Sude de la kabo, la graveco de la "borda rivero" pli riĉa je dolĉa akvo estas evidenta (Vale de la estuaroj estas grava zono por vartado kaj kresko de junaj fiŝoj). Ĝi reduktiĝas aŭ malaperas pli norde. La hidrosedimentaj ĉeloj estas pli malpli sendependaj iuj de la aliaj sed apriore pli « malfermitaj » ol en fermitaj aŭ sentajdaj maroj kiaj Mediteraneo[6].

Kabo Gris-Nez estas grava loko por observado de birdomigrado, ĉar la markolo estas grava pasejo por multaj migraj specioj.
pro tio, ĝi estas tre vizitata de ornitologoj en periodoj de bestomigrado (printempo, aŭtuno).

Kabo Gris-Nez estas konsiderata kiel tuteŭropa valorega loko kaj por konservado de rimarkindaj naturaj loĝejoj kaj por migradoj de birdoj, sed ĝi estis kiel Kabo Blanc-Nez difektita pro trovizitado (800 000 vizitantoj jare komence de la jaro 2000). Tial, ĝi profitas savoperacion (7 monatoj da laboro antaŭviditaj sur 30 ha en 2008, kiuj devas movi 60 000 m3 da tero, por pli bone integri la parkadejon, krei novajn piedirajn padojn, kiuj kondukos al tri belvederoj el kverka ligno, sur la lokoj « Cran aux œufs », « baie des épaulards » kaj fronte al Anglio), financataj de departementa konsilio de Pas-de-Calais, regiona konsilio de Nord-Pas-de-Calais, Ŝtato kaj Eŭropa Unio.

La loko estas klasita pro sia ekologia kaj pejzaĝa intereso. Aldona nomo al la titolo reto Natura 2000 en maro estas antaŭvidita antaŭ mezo de 2008[7]. Tio estas grava elemento de regiona verda reto.

Vidata de la klifo eblas admiri sur la grundo, je malalta tajdo, rimarkindan geotopon (geologia faldo tre apera), kiu estas unu el la 57 heredaĵaj lokoj akceptitaj en 2010 per hierarkia inventaro de la rimarkindaj geologiaj lokoj[8].

Historio redakti

Proksimeco al la anglaj bordoj starigis la kabon kiel strategian lokon en militoj, kiuj oponis Britio al Francio, kio okazis plurfojan kompletan detruon de la vilaĝo Audinghen.

Supre de la klifo, estas ruinoj de angla fortreso konstruita de reĝo Henriko la Oka komence de la 16-a jc}}.

Napoleono haltis sur Kabo Gris-Nez la 1-an de julio 1803, okaze de inspektado de la bulonja bordo. Tiam li pripensis la starigon de optika telegrafia linio trans Manika Markolo. La unua semaforo de tiu linio estis instalita ĉe la pinto de la kabo en 1805, sen atendi la realigon de la konkero de Anglio, kiun li antaŭvidis.

La 18-an de julio 1805, memorinda marbatalo okazis antaŭ Kabo Gris-Nez. Brita ŝiparo kun forta supereco laŭ nombro postkuris nederlandajn ŝipojn, kiuj provis laŭirante la bordon atingi la havenon de Ambleteuse. Antaŭvidante tiutipan atakon, Napoleono estis metinta suer la kabo 300 artileriaj armiloj. Artileria diluvo devigis la anglajn ŝipojn retreti.

Korvetkapitano Ducuing kaj ties soldatoj mortis la 25-an de majo 1940, defendante la semaforon, steleo memorigas pri tiu sinofero.

Dum la dua mondmilito, la germanoj konstruis bunkron interne de la ruinoj kaj grandan bordan artilerian baterion, baterio Todt sude de la kabo, en loko "Haringzelle". La kabo estis liberigita de la kanadaj soldatoj en septembro 1944.

 
Patrolfoto farita de RAF antaŭ bombado

Turismaj aranĝoj kaj protektado de la loko redakti

Kabo Gris-Nez profitas grandskalan savprogramon, kiu celas pejzaĝe restaŭri la lokon, per renaturigo de la malnovaj parkumejoj, kreado de padoj alireblaj de ĉiuj, forigo de ravinoj kreitaj per tretado de vizitantoj (proksimume 1 miliono ĉiujare). La klopodoj kunigitaj de lokaj kolektivumoj revalorigis tiujn klifojn.

Naĝaj transiroj de Manika Markolo redakti

Ĉiujare, kiam tajdokoeficiento estas plej malalta kaj vetero estas bona, dekoj da kandidatoj ŝmiritaj per lanolino eknaĝas de Shakespeare Beach, piede de klifoj de Dovero, direkte al Francio. En unu jarcento, preskaŭ 10 000 provoj okazis sed nur 1 600 sukcesis. « La distanco ne estas grandega, sed la kondiĉoj estas timindaj », diras Stéphane Lorenzo, la unua handikapita franco, kiu sukcesis aŭtentigitan transiron en dek ses horoj kaj dek unu minutoj, la 2-an de aŭgusto 2010. Nun, tiu mara maratono estas tre organizita. Kaj eĉ malpermesita en Francio, ekde 1999. La sola ebleco estas do deiri de Anglio kie Channel Swimmer Association ediktis striktajn regulojn. Eskortata de ŝipo sur kiu staras oficialulo, la naĝanto devas komplete eliri el akvo por aŭtentigi sian tempon. Proviantado povas okazi sed nur per stango etendita de la ŝipo. Kombineo estas malpermesita. Postulata vestaĵoj : bankalzono, banĉapo kaj naĝokulvitroj. Kroniko atribuas al soldato de Grande Armée, Jean-Marie Salvatti, la unuan transiron de la markolo en 1815. Malliberulo de la angloj, li estus reirinta al la kontinento per forto de siaj brakoj.

Bibliografio redakti

  • Benoît Lobez, Cap Gris-Nez et cap Blanc-Nez, eldonejo "Actes Sud", 1997, (ISBN 2742712577), reeldonita en 2009.
  • Regiona konsilio de Nord-Pas de Calais, Vivement la mer, Guide du bon usage de la mer et du littoral, eldono 2009/2010, 3-a jarkvarono 2009.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Cap Gris-Nez et Cap Blanc-Nez, Benoît Lobez, eldonejo "Actes Sud", 1997, p. 41
  2. (PDF) La marko « Grand site de France » atribuita en departemento "Pas-de-Calais" al Kaboj Gris-Nez kaj Blanc-Nez Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, ministeria gazetarsciigo, la 5-an de aprilo 2011.
  3. Alteco de Kabo Gris-Nez
  4. Organizaĵo pri protektitaj marareoj, proponkajero, Projekto de mara natura parko en estuaroj de Somme, Authie kaj Canche, 2011, p. 22
  5. Organizaĵo pri protektitaj marareoj, proponkajero, Projekto de mara natura parko en estuaroj de Somme, Authie kaj Canche, 2011, p. 25
  6. (PDF) Grégoire Marie maillet ; Memuaro pri geomorfologio, 2005/09/30 ; 376 paĝoj (vidi ekzemplon sur 21-a paĝo de pdf-a versio)[rompita ligilo]
  7. Natura 2000 en maro (Diren Nord - Pas-de-Calais). Arkivita el la originalo je 2008-11-24. Alirita 2014-01-06.
  8. (PDF) Panelo "Richesses géologiques dans le Nord-Pas-de-Calais" Arkivigite je 2014-01-07 per la retarkivo Wayback Machine, DREAL / Konservatorio de lokoj

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti