Kabo Pasero (itale Capo Passero, sicilie Capu Pàssaru) estas la ekstrema sudorienta pinto de la insulo Sicilio kaj ankaŭ la nomo de la insuleto nur kelkajn metrojn for. Ĝi situas en la municipo Portopalo, en la provinco Sirakuzo. La kabo estas dominata de lumturo.

Kabo Pasero
kabo [+]

SituoItalio, Sicilio
- alteco20 m s.l.m. [+]
- koordinatoj36° 41′ 20″ N, 15° 8′ 14″ O (mapo)36.6889861115.13736111Koordinatoj: 36° 41′ 20″ N, 15° 8′ 14″ O (mapo)
Poŝtkodo96010 [+]

Kabo Pasero (Sicilio)
Kabo Pasero (Sicilio)
DEC
Kabo Pasero
Kabo Pasero

Kabo Pasero (Italio)
Kabo Pasero (Italio)
DEC
Kabo Pasero
Kabo Pasero
Map
Kabo Pasero
vdr
Kabo Birdo

En la 16-a jarcento, Kabo Pasero estis celo de intensaj agadoj de turkaj kaj berbereskaj piratoj. La piratoj, efektive, ekaperis el la akvo kaj traserĉis la zonon, foje prenante je sklaveco la lokanojn kiujn ili forkaptis. En 1607, la Fortikaĵo de Kabo Birdo estis kompletigita, kiu havis defendan funkcion almenaŭ ĝis 1830.

La urbo estas fama pro la ŝip-batalo, kiu okazis en 1718, dum kiu la hispana floto estis venkita de la brita floto estrita de admiralo Sir George Byrn, igante Anglion parto de la Kvarobla Alianco (Aŭstrio, Britio, Francio kaj Nederlando).