Kabos Hegyfoky [kaboŝ hedjfoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegyfoky Kabos estis hungara verkisto pri meteologio, katolika pastro.

Kabos Hegyfoky [1] naskiĝis la 7-an de julio 1847 en Hungara reĝlando en Újleszna, li mortis la 7-an de februaro 1919 en Túrkeve.

Biografio redakti

Kabos Hegyfoky studis teologion en Eger, li pastriĝis en 1871. Li estis pastro en Fegyvernek, poste en diversaj lokoj, fine en Túrkeve. Ekde 1883 li okupiĝis ankaŭ pri meteologio. Li establis bibliotekon en Kunszentmárton, en la sama urbo kaj en Tardos kaj Bánhorváti ankaŭ meteologiajn staciojn. Liaj meteologiaj kontribuoj aperis ankaŭ germane en diversaj gazetoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A májushavi meteorologiai viszonyok Magyarországon (1886)
  • Folyóink vízállása és a csapadék (1897)
  • Az eső évi periódusai Magyarországon (1909)
  • Az esőről (1916)

Fontoj redakti