La institucio Kabul Bank estas la plej granda banko de Afganio. Fondinto kaj bankestro estas Ŝer Ĥan Farnud.

Kabul Bank
negoco vd
Dum 2004 - nekonata/nuntempe
Sidejo Kabulo
Lando Afganio
TTT Oficiala retejo
vdr

Produktaĵoj redakti

 
varbaĵo pri la Bakht-konto

La plej sukcesa vendaĵo de la banko estas la "bakht"- aŭ pli esperantlingve baĥt-konto. Bakht (en angla latinliterigo, prononco baĥt, perse "riĉeco") estas islama financa produktaĵo: Po 5000 afganaj afganioj enkasigataj en baĥt-konton la enpaginto ricevas lotumilon - en lotuma ceremonio okazanta ĉiun trian monaton elektiĝas gajninto kiu ricevas ĉekon pri miliono da afganaj afganioj. La ŝtata afgana televido dissendigas ĉiun lotuman ceremonion. Ekde la enkonduko de la lotuma konto, la banko kvarobligis sian klientaron.

Posedo redakti

Mahmud Karzai, la pli aĉa frato de la afgania prezidanto Hamid Karzai, ĝis banka kolapso en septembro 2010 estis unu el 16 kunposedantoj. Laŭ gazetaraj informoj ekzemple de la germana magazino Der Spiegel, la banko signife kunfinancis la balotan kampanjon favore al prezidanto Hamit Karzai. Pro siaj ofte pridubindaj politikaj kaj ekonomiaj interplektiĝoj pluraj internaciaj amaskomunikiloj akuzis la familion Karzai pri korupteco.[1]

Komence de septembro 2010 klientoj amase sturmis la bankon. Ene de du tagoj ili prenis 155 milionojn da usonaj dolaroj el la bankaj kontoj. La fondinto kaj bankestro Ŝer Ĥan Farnud kaj la estrarestro Ĉalilula Frosi pro akuzo de mismanaĝerado kaj la suspekto de prirabo estis senpostenigitaj. En pluraj bankaj filioj laŭdire ŝteliĝis signifaj kvantoj da mono, kaj grandegaj kreditoj estis donitaj al bankaj kunposedantoj, kiuj investis tiun monon en riskegajn negocojn pri nemoveblaĵoj.[2]. La 9-an de septembro, policaj unuoj perforte disigis la atendovicojn antaŭ la bankaj filioj. Meze de septembro la ŝtata centra banko transprenis kontrolon pri la banko kaj la ŝtataj institucioj komencis proceson kontraŭ du bankaj direktoroj kaj kunposedantoj.[3]

La 27-an de junio 2011 la usona ministro pri eksteraj rilatoj informis, ke Abdul Kadir Fitrat, la tiama ĉefo de la centra banko, fuĝis al Usono. Li mem en intervjuo asertis ke li zorgiĝis pri sia sekureco kontraŭ atenco, kaj tial demisiis el sia bankestra pozicio kaj fuĝis eksterlanden.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti