La kacikoj estas paserinaj birdoj de la familio de Ikteredoj. Membroj de tiu grupo estas loĝantaj birdoj en tropika Sudameriko kaj norden al Meksiko. La tuta grupo estas en la genro Cacicus, escepte la nenormala Flavabeka kaciko (Amblycercus holosericeus), kiu konstituas monotipan genron. Laŭ analizoj de DNA (Price & Lanyon 2002), la strangaj ikteroj Ocialo (Ocyalus latirostris) kaj Kaskiktero, Psarocolius oseryi (Clypicterus oseryi Ocyalus oseryi?) ŝajne estas la plej proksimaj parencoj de la kacikoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kacikoj
Orflugila kaciko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Cacicus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Nestokolonio de Ruĝpuga caciko (unu birdo ripoze centre maldekstre).

La kacikoj estas birdoj asociaj kun arbaroj. Plej parto estas koloniaj reproduktantoj, kun kelkaj longaj, pendantaj, sakoformaj nestoj en arbo, ĉiu pendanta el fino de branĉo. Kelkaj specioj elektas arbon kiu enhavu ankaŭ aktivan vesponeston kiel forpelilo por predantoj (ekz. tukanoj), kaj inoj konkurencas por la plej bonaj nestolokoj ĉe la protekto de la vesponesto. Kovadon faras nur la ino.

Estas sveltaj birdoj kun longaj vostoj kaj ĝenerale nigra plumaro. La relative longa pintakra beko estas pale verdeca, flaveca aŭ blueca, depende de la specio, kaj plej parto de kacikoj havas bluajn okulojn (almenaŭ dum plenkreskaj). La ino estas tipe pli malgranda ol la masklo.

Du specioj havas la nigrajn plumarojn kontraste markataj de ruĝa pugo, kvin havas flavan pugon kaj en kelkaj kazoj flavan en ŝultroj aŭ subpugo. La du restantaj specioj estas tutnigraj sen brilaj kolormakuloj. Unu specio, nome la Flavaflugila kaciko, havas etendan flavon en vosto, sed kacikoj havas ĝenerale nigrajn vostojn (kio separas ilin el la pli grandaj ikteroj).

Kacikoj manĝas grandajn insektojn kaj fruktojn. Plej parto estas gregemaj kaj tipe vidataj en malgrandaj grupoj. Ili estas tre voĉemaj, kaj produktas ampleksan gamon de kantoj, foje inklude imitadon.

Plej parto restas komunaj kaj povas elteni kelkajn habitatajn modifojn, sed du okcidentaj specioj amazoniaj, nome la Sklatera kaciko kaj la Perua kaciko, estas nur lokaj kaj malabundaj.

Specioj de Cacicus redakti

Referencoj redakti

  • ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2a eldono). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Price, J. Jordan & Lanyon, Scott M. (2002): A robust phylogeny of the oropendolas: Polyphyly revealed by mitochondrial sequence data. Auk 119(2): 335–348. DOI: 10.1642/0004-8038(2002)119[0335:ARPOTO]2.0.CO;2 PDF plena teksto[rompita ligilo]
  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4

Eksteraj ligiloj redakti