Kadambari DEVI (5a de Julio 1859 – 21a de Aprilo 1884) estis la edzino de Jyotirindranath Tagore kaj tial bofilino de Debendranath Tagore. Ŝi estis dek jarojn pli juna ol sia edzo, al kiu ŝi edziniĝis la 5an de Julio 1868 (২৫শে আষাঢ়, ১২৭৫ বঙ্গাব্দ), estante nur naŭ-jaraĝa. Ŝia edzo aranĝis ŝian edukon.[1] Ŝi estis preskaŭ samaĝa kiel sia bofrato Rabindranath Tagore estante nur du jarojn pli aĝa ol li.[2]

Kadambari Devi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1858 (1858-01-01)
en Kolkato
Morto 19-an de aprilo 1884 (1884-04-19) (26-jaraĝa)
Ŝtataneco Barato
Familio
Edz(in)o Jyotirindranath Tagore
Okupo
Okupo artisto
vdr
Jnanadanandini Devi, Satyendranath Tagore, Kadambari Devi kaj Jyotirindranath Tagore (1867).

Ŝi inspiris junan Rabindranath por la kompono de multaj liaj poemoj per siaj kreivaj komentoj. Ŝi estis ankaŭ bona amikino kaj kunulino. Kvankam ŝi estis unu el la virinoj kiuj ludis tre gravan rolon en lia vivo tamen ŝia rilato kun Tagore estis polemikiga kaj havis elementojn de tragedio.

Pro tialoj kiuj ne estas konataj, ŝi faris memmortigon la 21an de Aprilo 1884,[3] kvar monatojn post la geedziĝo de Rabindranath Tagore. La familio Tagore ĉiam restis silenta pri ŝia memmortigo. Onidiroj pri tio ke familiaj problemoj kondukis al ŝia memmortigo cirkulis. Post la morto de Kadambari Devi, Rabindranath restis komplete kortuŝita. Dum longa tempo post ŝia morto, li verkis multajn kantojn kaj poemojn ŝiamemore.

Notoj redakti

  1. Ahmed, Wakil (2012). "Tagore, Jyotirindranath". En Islam, Sirajul; Jamal, Ahmed A. (eld.). Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh (dua eld.). Asiatic Society of Bangladesh.
  2. Mallika Sengupta, Kobir Bouthan & Tamal Ghosh, Kadambari, 432 pp., (A novel), Ujjwal Sahitya Mandir, College St. Kolkata
  3. Tamal Ghosh. Kadambari. Ujjwal Sahitya Mandir. p. 432.

Eksteraj ligiloj redakti