KIBUCOJ
KADARIM קַדָּרִים
nomo = Kadarim
hebree = קַדָּרִים
establiĝo = 1980"
fundita de =
regiono = Galilea regiono (Israelo)
asociiĝo = Kibbutz Movement
koordinatoj = [1] 32°53′54.24″N - 35°28′26.75″E

Kadarim, hebrelingve קַדָּרִים, (laŭsence: Potoj) estas kibuco en la nordo de Galilea regiono en Israelo.

La kibucan vilaĝon oni establis en 1960 najbare de la monto Kadarim, kiu tiel estis nomata el la laboraĵoj de la potfaristoj de la vilaĝo Anania, fama pro ĝiaj cpoyaĵoj kiel menciite en Talmudo kaj Miŝno. Pro ĝia najbareco al ŝtonminejo, ĝia antaŭa sidejo estis forlasita kaj translokigita kien nun situas (1980).

Antaŭe la zono Kadarim estis vilaĝaro loĝata de arabaj palestinanoj, kiuj estis forpelitaj de la areo.

La zono de Kadarim estas atentigita ankaŭ, aŭ precipe, pro la fakto ke ĝi konservas, laŭ neneglektebla tradicio, memoraĵon pri la tombo de Ĥabakuk, sankta biblia profeto venerita kaj de judoj kaj kristanoj kaj islamanoj; kristanoj – tiuj kiuj kultas sanktulojn – inkluzivis Ĥabakukon inter la katalogo de la sanktuloj,[1] kvankam aliaj, kun samfundita tradicio, preferas ĝin lokigi najbare de kibuco Hukok aŭ en urbo Tojserkan en Irano.

Notoj redakti

  1. The Prophet Habakkuk. Arkivita el la originalo je 2011-10-01. Alirita 2012-11-27.

Vidu ankaŭ redakti