Kadmo (greke Κάδμος, latine Cadmus) laŭ la helena mitologio estis filo de la reĝo Agenoro de Fenicio. Li kun aliaj fenicianoj venis al la marbordo de la pejzaĝo Beotio en Grekio, tie li fondis la urbon Tebon kaj iĝis ties unua reĝo.

Kadmo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo drakmortiginto
Patro Agenoro
Patrino Telefaso
Gefratoj KiliksoEŭropa • Phoenix • Electra
Edzo/Edzino Harmonia
Infanoj Polydorus • SemelaInoaAgavo • Illyrius • Aŭtonoo
vdr
Kadmo kaj la drako, nigrafigura amforo de la insulo Eŭbeo, inter la jaroj 560 kaj 550 a.K., muzeo Luvro en Parizo

Serĉo de Eŭropa redakti

Agenoro laŭ la mitologio nekonsoleble tristis pri la perdo de sia filino Eŭropa, kiu estis rabita de la greka dio Zeŭso, kiu estis transformiĝinta en grandan taŭron kaj tra la Mediteranea Maro portis la belan knabinon de Fenicio al la insulo Kreto. Do la reĝo sendis siajn filojn serĉila perditan filinon kaj ne reveni al Fenicio sen ŝi. La reĝino, do patrino de Eŭropa, akompanis siajn filojn dum la serĉo.

Laŭ Herodoto, dum sia vojaĝo al Grekio la filoj albordiĝis sur la insulo Santorino en la Egea Maro. Ili konstruigis templon kaj instruis al la insulanoj la arton de skribado. Parto de la fenicianoj restis sur la insulo, kiam la aliaj daŭrigis la vojaĝon.

 
Kadmo semas la drakajn dentojn (pentraĵo de Maxfield Parrishpor libro publikigita dum 1910)

Poste ili venis al Tasos, fondis la samnoman urbon kaj daurigis sian vojon al Trakio. Ĉi-tie la reĝino mortis. Kiam la serĉo pri Eŭropa restis sensukcesa, du filoj decidis reveni al Fenicio, sed Kadmo decidis vojaĝi al la orakolejo de Delfo, por peti ties konsilon. La orakolo konsilis fini la serĉon. Anstataŭe li serĉu bovinon sur blanke makulita felo, sekvu ŝin kaj konstruu urbon tie, kie la bovino ekripozus.

Tuj post la forlaso de la orakolejo, li jam vidis tian bovinon, sekvis ŝin tra granda distanco, ĝis ŝi fine ekripozis sur herbejo. Al siaj akomanintoj li donis la ordonon preni akvon el apuda fonto, por doni al Zeŭso dankan oferon. La arbaro de la fonto tamen estis gardata de sovaĝa drako, kaj la kunvojaĝantoj de Kadmo estis mortigitaj de la besto. Kiam Kadmo ne aŭdis ion de la kunuloj, li ekserĉis ilin kaj trovis la drakon, kiu ankoraŭ estis manĝanta de la homaj kadavroj. En arda batalo li sukcesis mortigi la monstron. Post tiu heroa sukceso la greka diino Atena venis al li kaj ordonis ke li enterigu duonon de la drakaj dentoj. El la dentoj iĝis viroj, kiuj interbatalis, ĝis restis kvin viroj kiuj pretis interpaciĝi. Kune kun Kadmo ili konstruis urbon, kiel estis ordonita la dio Apolono pere de la orakolejo de Delfo. Unue la urbo ricevis la nomon Kadmo, kaj nur poste la nomo estis ŝanĝita al Tebo.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de KadmeoPoste: 
Ogiguso (lando de la ektenesoj)KadmoPenteo