Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo

Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO) estis Esperanto-renkontiĝo, kiu ĝis 2004 okazis ĉiujare aŭguste ĉe la germana urbo Marburg. Post 19 fojoj sekvis paŭzo kaj revivigo de la tradicio, tiel ke la jam 23-a KISO okazis de la 19-a ĝis la 25-a de aŭgusto 2013. En la komenco KISO okazis en Marburg en tendaro ĉe la rivero Lahn, poste unufoje en Hamburgo. Poste la renkontejo estis naturamika kabano meze en arbaro. Laŭ la devizo ludi, krei, sperti sin mem oni organizis diversajn ludajn, artajn, sportajn kaj distrajn programerojn, ekzemple origamion, batikumadon, jogon, urborigardon, popoldancadon kaj ĵongladon. Komencantoj povis plibonigi siajn Esperanto-sciojn en lingvokurso.

Artikolo pri la KISO de 1987, en la junulara Esperanto-periodaĵo GEJ-Gazeto, numero 5 1987

Ekde la jaro 1994 KISO estis ĉefe projekto de la Marburga esperantisto Gunter Neue. Ĝin finance subtenis Germana Esperanto-Junularo.

Eksteraj ligiloj redakti