Kagajano - filipine Cagayan - estas provinco de la Filipinoj. La provinca teritorio situas ĉe la nordorienta marbordo de la insulo Luzono, la plej granda insulo de la lando, borde de la Filipina Maro. La provinco estas parto de la administra regiono 2 de la Filipinoj - la regiono Kagajana Valo (en la dekstra mapo okcidente de la Filipina Maro bildigite en diversaj nuancoj de bluo), kiu sume kovras la nordorienton de la insulo Luzono.

Kagajano
FlagoBlazono
provinco de la Filipinoj [+]

AkvejoPacifiko

- koordinatoj18° N, 122° O (mapo)18121.8Koordinatoj: 18° N, 122° O (mapo)
Areo9 295,75 km² (929 575 ha) [+]
Loĝantaro1 268 603 [+] (1-a de majo 2020)

GuberniestroManuel Mamba
(ekde 30-a de junio 2016)

Poŝtkodo3500–3528 [+]
KodoPH-CAG

Kagajano (Filipinoj)
Kagajano (Filipinoj)
DEC
Kagajano
Kagajano

Map
Kagajano

Vikimedia Komunejo:  Cagayan (province) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Marko sur bildo

Kagajano
situo de la provinco
(helblue ĉe la nordorienta marbordo)

Administra centro de la provinco estas la urbego Tuguegarao. Laŭ la censo de la jaro 2007 sur la provinca teritorio vivis 1 072 571 homoj. Ĝi kovras areon de 9 295 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso do estas po 115 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

Estas diversaj insularoj, kiel la Babujan Insuloj.