Kaia Gerber
usona manekeno
Kaia Jordan GERBER (Los Angeles, 3-an de septembro 2001) estas usona modelo. Ŝi estas la filino de pintmodelo Cindy Crawford.
Kaia Gerber | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Kaia Gerber | ||
Naskonomo | Kaia Jordan Gerber | |
Naskiĝo | 3-an de septembro 2001 (22-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Nov-Jorkio vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Malibu High School vd | |
Familio | ||
Patro | Rande Gerber vd | |
Patrino | Cindy Crawford vd | |
Profesio | ||
Okupo | modelo • aktoro • filmaktoro vd | |
Aktiva dum | 2014– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
Kaia jam je junaĝo konatiĝis kun la modelolaboro. Je aĝo de dek jaroj ŝi havis la unuan laboron per la infanlinio de Versace, Young Versace. Ŝi estis dekkvin jara kiam ŝi aktordebutis en la filmo Sister Cities (2016). Poste ŝi aperis en la realecoserio Rich Kids of Instagram (2017), en kiu oni sekvas riĉajn junulojn.
Ŝi pozis por la modomagazinoj kiel Vogue, Teen Vogue kaj Pop Magazine. Ankaŭ ŝi fariĝis la vizaĝo por la kampanjo por la parfumo Daisy de Marc Jacobs.[1]
Filmo redakti
- Sister Cities (2016) kiel la juna Carolina
Eksteraj ligiloj redakti
- angle Kaia Gerber en la Fashion Model Directory
Referencoj redakti
- ↑ angle Kaia Gerber announced as faceof Marc Jacobs Daisy perfume, Daily Mail (31 maart 2017)