Kairuko (science Kairuku de la maoria vorto kiu signifas plonĝisto kiu revenas kun nutraĵo) estas formortinta genro de pingvenoj. La genro estas priskribita en scienca ĵurnalo Journal of Vertebrate Paleontology frue en 2012 laŭ ostoj, trovitaj en geologia formacio Kokoamu Greensand en Suda Insulo de Novzelando. La formacio aĝas ĉ. 27 jarmilionojn, kio sugestas ke la genro ekzistis en malfrua oligoceno[1]. Paleontologiistoj distingas du speciojn en la genro: K. grebneffi kaj K. waitaki. Ambaŭ specioj estis gigantaj, supozeble ĉ. 1.5 metrojn altaj starante. Do ili estis pli grandaj ol la imperiestra pingveno, la plej granda nun travivanta specio de pingveno[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kairuko
Troveblo de fosilioj: Oligoceno
Kairuku grebneffi
Kairuku grebneffi
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Pingvenoj
Kairuku
Ksepka, Fordyce, Ando & Jones, 2012
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti