Kaj la plej nobla estas amo

Kaj la plej nobla estas amo estas verko de Annemaria Marwaha pri barata religia gvidanto Sai Baba. Ĝin tradukis al Esperanto K. V. Nath, el Whitefield, Barato. Ĝin reviziis Albert Goodheir el Skotlando, akademiano, kaj proponis la eldonon, fare de Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz, Olaf Langsepp el Estonio. La aŭtorino, germanino, vivadis en Usono, kie ŝi ekkonis hindon kun kiu ŝi edziniĝis kaj en la sekvinta tago, ambaŭ vojaĝis al Barato. Unu amikino invitadis ŝin ekkoni la avataron Sai Baba, sed ŝi refuzis ĉiam, ĉar ŝi estis kristanino. Fine, ŝi decidis akceptis la inviton kaj ekkonis la avataron Sai Baba. La tuta libro registras la interrilatoj de la aŭtorino kaj ŝia edzo, kelkaj preskaŭ nekredeblaj. Sai Baba diras, ke li estas sendita al Tero por unuigi la kvin gravajn religiojn.

Kaj la plej nobla estas amo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr