Kajaani

komunumo en Finnlando

Kajaani (jen finne, svede Kajana) estas urbo kaj komunumo en la provinco Kainuu en la norda parto de Finnlando. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 36 297 loĝantoj sur areo de 2 264 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Oulu. Kajaani situas ĉe la samnoma Kajaani-rivero sur suda strando de la lago Oulujärvi. Ĝi estas la plej granda urbo en la provinco kaj ĝia ĉefurbo. En 1977 la apuda kampara komunumo de Kajaani kaj en 2007 la komunumo Vuolijoki estis ligita al la urbo. Tio kreskigis la loĝantaron al 38 000. Kajaani estas hejmurbo de Urho Kekkonen, la plej longatempo prezidanto de Finnlando.

Kajaani · Kajana

Blazono de Kajaani

Kajaani sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
urbetokomunumourbo
www.kajaani.fi
Gubernio Oŭlu-gubernio
Provinco Kainuu
Fondita 1651
Areo 1 147,44 km²
Loĝantaro 36 297 (2022)
Finnlingvaj 98,3%
Svedlingvaj 0,1%
vdr
la urbocentro

Historio redakti

Kajaani estas fondita de grafo Per Brahe la 6-an de marto en 1651. Tiam la urbo havis nur 400 loĝantojn. La kresko de loĝantaro estis malrapida. Ĉe la rivero estis konstruita fortikaĵo jam ekde 1604. La fortikaĵo estis detruita en 1716 kiam rusoj okupis Finnlandon kaj poste ĝi ne estis rekonstruita.

Elias Lönnrot funkciis kiel distrikta kuracisto en Kajaani en 1833-1853 kiam li kolektis poemojn por Kalevala el Karelio.

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj estas

Eksteraj ligiloj redakti


 
la ruinoj de la historia fortikaĵo,
 
kiu falis sub rusia sieĝo en 1716