Kajko kaj Kokoŝo (pole Kajko i Kokosz) estas serio de polaj komiksoj de Janusz Christa, kiu iĝis la plej populara verkaro de la aŭtoro. La ĉefroluloj de la komikso estas Kajko kaj Kokoŝo, du slavaj militistoj, kiuj loĝas en Mirmilurbo regata de la kastelestro Mirmilo. Iliaj ĉefaj malamikoj estas Ŝteldatoj (ŝtelistoj-soldatoj) regataj de Hegemono kaj lia subestro Kaporalo. Aliaj gravaj personoj de la komikso estas: la edzino de Mirmilo, Lubava, la drako Miluo, la sorĉistino Jaga kaj ŝia edzo - la rabisto Korporompo, kaj la malsprita ŝteldato Gapulo.

Kajko kaj Kokoŝo
bildliteraturo serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Janusz Christa
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
vdr

La unua bildstrio kun ĉi tiu intrigo aperis en la gazeto Wieczór Wybrzeża en 1972 kaj enhavis parton de la rakonto Złote prosię (Ora porko), poste eldonita sun la ŝanĝita titolo Złoty puhar (Ora pokalo). La sekvaj tiel eldonitaj kajeroj estis: Szranki i konkury (Dueloj kaj amindumoj) kaj Woje Mirmiła (Militistoj de Mirmilo). Nelonge poste la aŭtoro eklaboris por la komikso-revuo Świat Młodych. Albumojn de Kajko kaj Kokoŝo oni eldonadis ĝis 1990; baldaŭ Janusz Christa ĉesis desegni pro malsano. En februaro 2003 la eldonejo Egmont Polska komencis reeldoni la serion.

En 2016 aperis oficiala daŭrigo de la serio titolita Kajko i Kokosz - Nowe Przygody (Kajko kaj Kokoŝo - Novaj Aventuroj), kreata de aliaj aŭtoroj en la formo de pli mallongaj rakontoj[1].

Komiksoj el la serio redakti

La aventuroj de Kajko kaj Kokoŝo unue aperadis en tagĵurnaloj kaj revuoj. En albuma formato ili aperis en jena ordo:

  • Szkoła latania (Flugo-lernado, 1975; tradukita al la silezia kiel Szkoła furganio)
  • Wielki turniej (Granda turniro, 1975; tradukita al la montarana pola dialekto kiel Ogromniasto gońba)
  • Zamach na Milusia (Atenco kontraŭ Miluo, 1977; 1989 - ampleksigita eldono)
  • Skarby Mirmiła (Trezoroj de Mirmilo, 1980; tradukita al Esperanto)
  • Festiwal czarownic (Festivalo de sorĉistinoj, 1982)
  • Na wczasach (En ferioj, 1983; tradukita al la kaŝuba kiel Na latowiskù)
  • Cudowny lek (Mirakla kuracilo, 1984)
  • Dzień Śmiechały (Tago de Ridulo, 1984)
  • Złoty puchar (Ora pokalo, 1985 - 2 partoj; en la gazeto Wieczór Wybrzeża aperis sub la titolo Złote prosię - Ora porko)
  • Szranki i konkury (Dueloj kaj amindumoj, 1985 - 2 partoj)
  • Urodziny Milusia (Naskiĝtago de Miluo, 1986; en 2004 eldonita en la komiksaroj Fortuna Amelii kaj Urodziny Milusia)
  • Łaźnia (Ŝvitbanejo, 1986; en 2004 eldonita en la komiksaroj Fortuna Amelii kaj Urodziny Milusia)
  • Rozprawa z Dajmiechem (Batalo kontraŭ Dajmiech, 1987)
  • Koncert Kaprala (Koncerto de Kaporalo, 1987; en 2004 eldonita en la komiksaroj Bambi kaj Urodziny Milusia)
  • W krainie borostworów (En la lando de arbarmonstroj, 1987)
  • Woje Mirmiła (Militistoj de Mirmilo, 1988)
  • Profesor Stokrotek (Profesoro Lekanteto, 1988; en 2004 eldonita en la komiksaroj Wygnaniec kaj Urodziny Milusia)
  • Mirmił w opałach (Mirmilo en embaraso, 1990)
  • Pasowanie (Kavalirigo, 1993; en 2004 eldonita en la komiksaro Urodziny Milusia)
  • Srebrny denar (Arĝenta denaro, en 2004 eldonita en la komiksaro Urodziny Milusia)

Kajko kaj Kokoŝo en Esperanto redakti

En decembro 2017 la eldonejo Egmont Polska aperigis la unuan tradukon de la komikso en Esperanto. Temas pri la kajero Trezoroj de Mirmilo tradukita de Przemysław Wierzbowski[2][3].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti