Kajruano (arabe قيروان, qajruŭan) estas urbo en Tunizio, fondita en la jaro 670 de Uqba ibn Nafi al-Fihri. Ĝi estas la kvara sankta urbo de Islamo. Kajruano prosperis dum la Aglabida dinastio en la 9-a jarcento. La Sidi-Uqba-Moskeo de Kajruano estas fama pro sia arkitekturo kaj pro sia "madrasa", kiu estis tre grava en la pasinteco.