Kajtasovo
Kajtasovo, serbe Кајтасово, hungare Gajdás [gajdAŝ] estas malgranda vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Bela Crkva (Serbio).
Bazaj informoj redakti
- Areo: 43 km²
- Koordinatoj: 44°52′21″N 21°15'11″E
- Alto super marnivelo: 66 m
- Loĝantaro: 280
- Poŝtkodo: 26329
- Telefonprefikso: 013
- Aŭtokodo: VŠ
Situo redakti
Kajtasovo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ dekstra bordo de Caraş.
Historio redakti
La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Kajtasovo 287 homoj, (253 serboj (88 %), 10 hungaroj, 7 rumanoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj redakti
- ortodoksa preĝejo