Kalam-akoro

specio

La kalam-akoro (Acorus calamus) estas marĉoplanto el la familio de la Akoroj. Ĝi havas firman, longan rizomon kaj molan radikon. La rizomo rampas tuj sub la tersurfaco. Ĝi produktas, ĝis unu metro longajn, glavoformajn, rektestarantajn foliojn kaj solestarantan, rektestarantan flortrunketon. La formo de la flortrunketo similas al tiu de la folio. Al la flortrunketo kreskas la spadikon, kiu ŝajne venas el la flanko de la trunketo. La spadiko konsistas el dense kunpremitaj, etaj, flaveverdaj floroj. La fruktoj estas ruĝaj beroj kun pluraj semoj. La planto reproduktas sin ne nur per seksa reproduktado sed ankaŭ per vegetativa reproduktado.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalam-akoro
Kalam-akoro
Kalam-akoro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Embriofitoj Embriophyta
Klaso: Spermatofitoj Spermatophyta
Ordo: Akoraloj Acorales
Familio: Akoracoj Acoraceae
Genro: Akoro Acorus
(L.) 1753
Specioj

Kalam-akoro Acorus calamus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La planto de nature troviĝas en Hindio kaj la suda parto de Ĉinio. Nuntempe ĝi ankaŭ troviĝas en Eŭropo kaj Nord-Ameriko, kie ĝi estas importita de la homo.

La rizomo povas esti uzata en la kuirarto kiel gustigilo en diversaj manĝaĵoj. Plejbone ĝi estas etkvante konsumata ĉar grandkvante ĝi estas venena, kaj havas halucinestigan efikon. La rizomo gustas amare kaj spice kaj havas akran, aroman odoron. Inter aliaj ĝi enhavas vitaminon C, kolino, karbohidratojn, plantan gumon, eteran oleon kaj amarigaĵojn.

Ilustraĵo de la kalam-akoro
Semoj