La kalamondino aŭ acida oranĝo (Citrofortunella microcarpa) estas hibrido de Citrus reticulata kaj kumkvat-specio Fortunella margarita (oval-kumkvato).

frukto kaj suko

Ĝi devenas verŝajne el Ĉinio, nuntempe estas kultivita ĉefe en la Filipinoj, orienta Azio, Karibiko.

La arbo grandas de 2 ĝis 8 m; la folioj estas ovalformaj kaj ties suba parto estas pli hela ol la supra malhelverda flanko.

La kalamondino alportas fruktojn jam post 4 jaroj. La fruktoj grandas kiel tablotenisa pilko kaj estas tre acidaj, verdaj, verflavaj kiel maturiĝintaj fruktoj. Ĝi estas riĉa je fosforo, kalcio, fero kaj vitamino C. Siel oni uzas eĉ tiel maldensigitan sukon kun sukero kiel kuracan trinkaĵon ĉe spirproblemoj.