Kalifornia koturno

La Kalifornia koturno, Callipepla californica, estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj. Ĝi estas malgranda surgrunde loĝanta birdo kiu estis elektita kiel la ŝtata birdo de Kalifornio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalifornia koturno
Kalifornia koturno en Novzelando
Kalifornia koturno en Novzelando
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Callipepla
Specio: C. californica
Callipepla californica
(Shaw], 1798)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiuj birdoj havas kurban kreston komponitan el ses larĝaj plumoj, kiuj falas antaŭen (malkutime inter krestoj): nigra ĉe maskloj kaj bruna ĉe inoj; la flankoj estas brunaj kun blankaj strioj. Ili estas 25 - 26 cm longaj.

Maskloj havas malhelbrunan kronon separatan de la blankeca frunto de nigrablankaj strioj superokulaj kaj tre nigrajn vizaĝon kaj gorĝareon limigatajn de larĝa blanka bordostrio al la orelareo; en nuko estas malgrandaj blankecaj plumoj bordataj de nigra. Estas grizbruna dorso kaj pli griza mallonga vosto, grizblua brusto kaj helbruna ventro (helaj plumoj bordaj je nigra). La flankoj estas grizaj kun blankaj longaj strioj, similaj al aliaj samgenranoj. La flugiloj estas rondoformaj. La beko nigra kaj la kruroj grizecaj.

Inoj (kaj nematuruloj) estas ĉefe grizbrunaj kun helkoloraj ventroj. Ŝi estas pli malhela kaj pli malhelbruna ol la masklo, ĉefe ĉe la kapo, kiu estas tute bruna sen nigra kaj blanka koloroj de la masklo; la tufokresto estas pli mallonga kaj mallarĝa; la ventro estas sablokolora. Temas pri specio kun klara seksa duformismo.

Ties plej proksima parenco estas la Gambela koturno kiu havas pli sudan distribuadon kaj, pli longan kreston, pli brilkoloran kapon kaj pli skvamecan aspekton. Ambaŭ specioj separiĝis antaŭ ĉirkaŭ 1-2 milionoj da jaroj, dum fina Plioceno aŭ komenca Plejstoceno.[1]

Kutimaro redakti

 
Callipepla californica

La Kalifornia koturno estas tre socia birdo kiu ofte ariĝas en malgrandaj grupoj konataj kiel "coveys" (birdaro). Unu el ties komuna ĉiutaga ago estas polvobano. Koturnaro selektas areon kie la grundo ĵus estis turnita aŭ estas milda, kaj uzante siajn ventrojn, entruiĝas iomete engrunde.[2] Poste ili tordiĝas en la truojn kiun ili estis kreintaj, frapante kaj ŝveligante siajn plumojn, levigante polvon al aeron. Ili ŝajne preferas sunecajn lokojn por fari tiujn polvobanojn. Ornitologo povas detekti la ĉeston de koturno en ia areo per rigardo al la cirklaj banotruoj postlasataj en la milda polvo, ĉirkaŭ 7–15 cm de diametro.

Ili estas loĝantaj birdoj la tutan jaron. Kvankam tiu birdo kunekzistas bone ĉe la bordoj de urbaj areoj, ĝi estas malpliiĝanta en kelkaj areoj dum homaj populacioj pliiĝas. Ili troviĝis origine ĉefe en sudokcidenta Usono sed ili estis ankaŭ enmetitaj en aliajn areojn inklude tiujn de Brita Kolumbio, Havajo, Ĉilio, Novzelando, kaj la insuloj de Norfolkinsulo kaj Reĝinsulo de Aŭstralio.

Tiuj birdoj manĝas surgrunde, ofte skrapante la teron. Ili povas estis foje vidataj manĝantaj ĉe ŝoseflankoj. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj kaj folioj, sed ili manĝas ankaŭ kelkajn berojn kaj insektojn; ekzemple beroj de heteromelo estas komuna manĝoresurso.[3] Se ekflugas, tiuj birdoj eksplodiĝas en mallongajn rapidajn flugojn. Se elekti, ili kutime fuĝas perpiede.

Ties reprodukta habitato estas areoj de arbustaro kaj de malfermaj arbaroj en okcidenta Nordameriko, el sudokcidenta Kanado tra tuta okcidenta Usono al Baja California en Meksiko. La nesto estas neprofunda skrapaĵo kovrita el vegetaĵaro situa surgrunde ĉe arbusto aŭ alia ŝirmo. Kutime la ino demetas ĉirkaŭ 12 ovojn. Post eloviĝo, la idoj asocias kun ambaŭ gepatroj. Ofte familioj grupiĝas en multafamilia "komuna idaro" kiu inkludas almenaŭ du inojn, multajn masklojn kaj multajn idojn. Maskloj asocias al familioj kiuj ne estas ĉiam la genetikajn gepatrojn. En bonaj jaroj inoj faras pli da unu ovodemetado, kaj lasas la eloviĝintajn idojn kun la asocia masklo por fari novan ovodemetadon, ofte kun diferenca asocia masklo.

Ili havas varion de voĉoj inklude la socian alvokon priskribitan kiel "ĉikago", kontaktan "pepadon" kaj avertan "triladon." Dum la reprodukta sezono, maskloj elsendas la plendecan "skvil" kaj ofte interrompas la socian alvokon "ĉikago" de sia partnero per "skvil," ebla formo de antifona alvoko.

Subspecioj redakti

Oni konas ok subspeciojn de Callipepla californica:[4]

  • Callipepla californica californica - de norda Oregono kaj okcidenta Nevado al suda Kalifornio kaj insuloj Koronados.
  • Callipepla californica orecta - sudorienta Oregono (Valo Warner) kaj plej norda Kalifornio.
  • Callipepla californica brunnescens – de pleja norda marbordo de Kalifornio al sudo de Kantono Santa Cruz.
  • Callipepla californica catalinensis - Insulo de Santa Catalina (ĉe suda Kalifornio).
  • Callipepla californica canfieldae - Valo Owens (oriente-centro de Kalifornio)
  • Callipepla californica plumbea - de San Diego al nordokcidenta Baja California.
  • Callipepla californica decolorata - Baja California inter latitudoj 25°N kaj 30°N.
  • Callipepla californica achrustera - suda Baja California.

La Kalifornia koturno en Ĉilio redakti

Kelkaj paroj estis alportataj al Ĉilio ĉirkaŭ 1870 kaj alkutimiĝis tie tiom bone ke nune temas pri tipa birdo de ĉiliaj kampoj kaj rojejoj en ties zono de distribuado. Tre abunda en la centra zono de Ĉilio, ties perfekta alkutimiĝo al teritorio permesis pliiĝon de distribuadon.

Bildaro redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • American Bird Guide (2005): Kalifornia koturno konsultita 2006-SEP-26.
  • Jennifer D. Calkins, Julie C. Hagelin and Dale F. Lott (1999) The California Quail (Callipepla californica). In The Birds of North America, No. 473 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA., Cornell.edu
  • C. Michael Hogan (2008) Toyon (Heteromeles arbutifolia), GlobalTwitcher, ed. N. Stromberg, Auderis.se Arkivigite je 2009-07-19 per la retarkivo Wayback Machine
  • A. Starker Leopold (1985): The California Quail. University of California Press, Berkeley, CA. ISBN 0-520-05456-3
  • Robert M. Zink and Rachelle C. Blackwell (1998): Molecular systematics of the Scaled Quail complex (genus Callipepla). Auk 115(2): 394-403. PDF plena teksto Arkivigite je 2008-09-10 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti