Kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj

La kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj estas tutmondaj 200-regiono difinita de la Monda Natur-Fonduso (WWF), kiu situas en malsupra norda, centra kaj suda Kalifornio (Usono) kaj en nordokcidenta Malsupra Kalifornio (Meksiko), je la okcidenta marbordo de Nordameriko. Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de la nearktisa ekozono. La vorto ĉaparalo devenas el la hispana chaparral, nome arbaro kie hegemonias kverketoj, nome chaparros.

Kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj
ekoregiono [+]

LandojUsono, Meksiko
Federaciaj ŝtatojOregono, Kalifornio, Baja California

Areo121 000 km² (12 100 000 ha)

Biomoj de regionoMediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj

Vikimedia Komunejo:  California chaparral and woodlands [+]
vdr
Nacia Arbaro Los Padres, Kalifornio, Usono.

Priskribo redakti

Ekoregionoj redakti

La kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj ampleksas tri ekoregionojn [1].

  • Kaliforniaj montaraj ĉaparalo kaj duonarbaroj: En la najbara suda kaj centra marbordo en en landinterna Kalifornio, kovrante iujn de la montaroj: Pacifika Montaro; Transversa Montaro; kaj la okcidenta deklivaro de norda Duoninsula Montaro.
  • Kaliforniaj landinternaj ĉaparalo kaj duonarbaroj, en centra landinterna Kalifornio ĉirkaŭ Kalifornia Centra Valo kovras la piedmontetojn kaj la Transversan Montaron kaj Neĝan Montaron (Sierra Nevada).

Urbaj areoj redakti

 
Montaraj ĉaparalo kaj duonarbaroj en Montaro Sankta Agneso, apud Santa Barbara.

Plimulto de la loĝantaro de Kalifornio kaj Malsupra Kalifornio vivas en tiuj ekoregionoj, kiuj ampleksas la Golfo-areon de San-Francisko, Distrikton Ventura, la areon de Los-Anĝeleso, Distrikton San Diego, kaj Tijuana.

Afinaj naturaj regionoj redakti

La kaliforniaj centra-valaj herbejoj, same kiel la koniferaroj de Sierra Nevada, la nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj, kaj la arbaroj de Klamat-Siskiju-Montaroj de norda Kalifornio kaj sudokcidenta Oregono, samhavas multajn plantojn kaj bestojn kun la kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj. Multaj botanikistoj konsideras la kaliforniajn ĉaparalon kaj duonarbarojn, la koniferarojn de Sierra Nevada, la arbarojn de Klamat-Siskiju-Montaroj kaj la nord-kaliforniajn marbordajn arbarojn kiel ununuran Kalifornian Flaŭran Provincon, sen la dezertoj de orienta Kalifornio, kiuj apartenas al aliaj flaŭraj provincoj. Multaj ekoregionistoj, inkluzive de la poeto Gary Snyder, identigas la centrajn kaj nordajn Kaliforniajn Marbordajn Montarojn, Klamat-Siskiju-Montarojn, Centran Valon,kaj Sierra Nevada kiel la Ŝasta-Bioregionon aŭ la Alta-kalifornian Bioregionon.

Flaŭro redakti

 
Sud-kaliforniaj marbordaj artemiziaroj kaj ĉaperalo, Montaro Sankta Moniko, apud Malibu.

La ekoregiono entenas grandan variecon de plantaj komunumoj, inkluzive de herbejoj, kverko-savanoj kaj duonarbaroj, ĉaparalo, kaj koniferarbaroj, ampleksante sudajn arbarerojn de sekvojo (Sequoia sempervirens). La flaŭro de tiu ekoregiono inkludas arbospeciojn kiel Sabine-pinon (Pinus sabiniana), kaliforni-arbedan kverkon (Quercus dumosa), kalifornian eskulon (Aesculus californica), la maloftan Goven-cipreson (Cupressus goveniana), la maloftan grandfruktan cipreson (Cupressus macrocarpa), kaj multajn endemiajn speciojn, inkludante la ekstrem-maloftan Dudlea densiflora, Cercocarpus traskiae, kaj la minacatan Streptanthus albidus ssp. Peramoenus [2].

Faŭno redakti

La specioj inkludas la endanĝerigitan Polioptila californica (polioptiledoj), Calypte costae (kolibroj), kronan ranolaceron (Phrynosoma coronatum) kaj Lichanura trivirgata (serpentoj). Aliaj bestoj tie trovitaj estas la endanĝerigitaj ronĝuloj Dipodomys heermanni , Dipodomys venustus, kaj Perognathus alticolus. Alia rimarkinda insekto el la ekoregiono estas la "pluvo-koleoptero" (Plecoma spp.). Ĝi restas subgrunde dum pluraj jaroj en larva fazo kaj emerĝas nur dum humidaj pluvsezonaj cirkonstancoj por pariĝi.

Homa influo redakti

 
Kaliforniaj kverko-duonarbaroj, en Ŝtata Parko Gaviota, apud Santa Barbara.

La regiono estas defektita de paŝtado, arbarekspluatado, akvobaraĵoj, forprenado de akvo, intensiva agrikulturo, urbanizado kaj konkuro de enmetitaj specioj. Iuj unikaj plantokomunumoj, kiel la marbordaj artemiziaroj de suda Kalifornio, preskaŭ estas neniigitaj kaŭze de agrikulturo kaj urbanizado. Konsekvence, la region nuntempe havas multajn maloftajn kaj endanĝerigitajn speciojn, inkluzive de kalifornia kondoro (Gymnogyps californianus).

Referencoj redakti

  1. angle WWF : Tutmondaj 200-unuo Kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj
  2. angle WWF : Tutmondaj 200-unuo Kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • angle Bakker, Elna 1971 : An Island Called California. University of California Press, Berkeley.
  • angle Dallman, Peter R. 1998 : Plant Life in the World's Mediterranean Climates. California Native Plant Society–University of California Press, Berkeley.
  • angle Ricketts, Taylor H; Eric Dinerstein; David M. Olson; Colby J. Loucks; et al. 1999 : Terrestrial Ecoregions of North America: a Conservation Assessment. Island Press, Vaŝingtono.
  • angle Schoenherr, Allan A. 1992 : A Natural History of California. University of California Press, Berkeley.

Eksteraj ligiloj redakti