Kalikoto[1] laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel la PIVReta Vortaro estas speco de ŝtofo, do teksaĵo por aparta uzo, kiu origine produktiĝis en la urbo Kalikuto, en la subŝtato Keralo de Hindio - la urbo de la 11-a ĝis 20-a jarcento de eŭropanoj konatis kiel KalikutCalicut, kaj la etimologoj malsamopinias, ĉu la historia urbonomo influis la nomon de la ŝtofo aŭ inverse. Temas pri kotona teksaĵo similanta tolon sed pli dika ol perkalo. Kutime kalikoto estas rigardata kiel speco de katuno.

peco de kalikoto uzata en aĉetuma sako

Laŭ la konciza difino de la PIV, kalikoto estas krudkolora aŭ blanka, uzata precipe por subvestoj aŭ malaltprezaj vestoj.

Referencoj redakti

  1. laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 470