Kalio (diino)

hinduisma diino
Ĉi tiu artikolo temas pri dio en hinduismo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kalio (apartigilo).

Kalio (sanskrite काली, Kālī) estas diino de morto kaj pereo, ŝi estas teruriga aspekto de diino Parvatio. Por moderna perceptado de la mondo ŝi estas la plej mistera figuro de hinduisma panteono. Kiu ne sentus teruron kaj naŭzon al nuda malhela virino kun kolĉeno el homaj kapoj kaj jupeto el homaj manoj, precipe se ŝi havas en sia mano freŝe senkorpigitan kapon kaj sangmakulitan glavon? Ŝia nomo devenas el vorto kála, tempo. Ŝi prezentas potencon de tempo, la tempon, kiun ni ĉiuj perceptas kaj kontraŭ kiu ni estas senpovaj. Tial Kriŝna diras en Bhagavadgíta: "Mi estas tempo, kiu kuras seninterrompe neniigante mondojn."

Kalio
diino
Informoj
Originala nomo काली
Sekso ina
Edzo/Edzino Ŝivo
vdr
Kali

Kiel Kálí estas bildigata? Sur fono estas kremacia aŭ sepulta loko, milita kampo. Estas ĉi tie mortaj kripligitaj korpoj. Kálí staras sur la kuŝanta korpo de sia edzo Ŝivao. Kontraŭ la heleco de la korpo de Ŝiva, la nuda Kálí estas kolorigita malhele blue preskaŭ nigre. La haroj neregulitaj, la jupoj el la homaj manoj, la kolĉeno el kvindek kranioj. Ŝi havas tri okulojn kaj kvar manojn, la ruĝetan vizaĝon kaj la montritan langon. La nudeco esprimas senfinan kosmon, kiu estis kreita fare de dio kaj la dio enpaŝis en ĝin. Eĉ kiam ĉio pasos, la dieco restos netuŝita kaj nesenvualigita. La nigra koloro signifas, ke ĉio vaporiĝos en la tempo sen unusola spuro de la antaŭa ekzistado. La mano estas simbolo de laboro. La jupoj el homaj manoj prezentas ŝian ĝuon el produktoj de homa laboro. La malsuprenigitaj haroj signifas ŝian nekatenitan liberecon. La kvindek kranioj estas kvindek literoj de alfabeto, kvindek sonoj, kiu estis la prakomenco de universo. La situoj de ŝiaj manoj (mudra) certigas ŝirmon (Abhaja) kaj donas afablecon (Varada). Per abhaja de mudra ŝi diras al siaj timigitaj infanoj: "Ne timu, mi estas Via kara patrino!" Ŝivao kuŝanta same kiel la morta korpo simbolas absolutan, nepriskribeblan diecon. Kálí staranta sur lia brusto simbolas ŝakti, energion, kiu ne povas ekzisti mem pri si. Ilia situo estas simbolo de kunigo de energio kaj ties fonto. Sed Kálí ne estas sole teruro. Kálí estas ankaŭ nekatenita ĝojo kaj paco de eterna nokto.

Estas konate, ke Kálí ĉirkaŭiradas lokojn, kie oni bruligas mortintojn. Akompanas ŝin malbonfama hundo, kiu ĉirkaŭlekante sin saltas al la kapoj, kiujn Kálí estas portanta en unu mano. En orienta Barato oni ankaŭ ofte bildigas ŝin, kiel ŝi furioze kuras tra batalkampo frenezega je sopiro pri sango. Ŝi surtrotos ĉiujn malamikojn kaj oni rakontas, ke la tuta universo ektremos, kiam Kálí venkeme kaj furioze ektrumpetos.

Ŝri Ramakriŝna estis pastro de Kálí.

Kálí estas konsiderata redakti

Kálí estas konsiderata kiel diino de morto;
Kálí estas konsiderata kiel diino de malsukceso;
Kálí estas konsiderata kiel diino de bataloj kaj militoj;
Kálí estas konsiderata kiel diino-patrino;
Kálí estas konsiderata kiel diino-patrino en ties neniiga aspekto;
Kálí estas konsiderata kiel diino de la naturo;
Kálí estas konsiderata kiel diino de la naturo en ties neniiga aspekto;
Kálí estas konsiderata kiel diino de katastrofoj;
Kálí estas konsiderata kiel diino de epidemio;
Kálí estas konsiderata kiel diino de malsanoj;
Kálí estas konsiderata kiel diino de renaskiĝo;
Kálí estas konsiderata kiel murdistino de demonoj;
Kálí estas konsiderata kiel diino de ŝakaloj;
Kálí estas konsiderata kiel diino de morto;
Kálí estas konsiderata multfoje kiel edzino de dio Ŝivao.

Vidu ankaŭ redakti