Kalsoy
Kalsoy (dane Kalsø) estas insulo sur nordorienta parto de Ferooj.
Kalsoy | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Atlantika oceano | |
Insularo | Ferooj | |
Geografia situo | 62° 18′ N, 6° 44′ U (mapo)62.293055555556-6.7352777777778788Koordinatoj: 62° 18′ N, 6° 44′ U (mapo) | |
Longo | 18 km | |
Larĝo | 1 km | |
Areo | 30,9 km² | |
Plej alta loko | Nestindar 788 m | |
Loĝantaro | 107 (1-a de januaro 2011) 3,5 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Mikladalur, Húsar | |
Mapo de Kalsoy | ||
Geografio redakti
Ĝi situas inter Eysturoy kaj Kunoy, apartenas al regiono Norðoyar. Ĝia areo estas 30,62 km², ĝi havas 13 montopintojn, el kiuj la du plej altaj estas Nestindar (788 m) kaj Botnstindur (744 m). La okcidenta bordo de la insulo estas kruta, la orienta parto estas pli plata kaj kun mildaj valoj. La setlejoj troviĝas same sur tiu flanko. Sur la norda punkto de la insulo staras la lumturo Kallur.
Populacio redakti
Sur la insulo troviĝas kvar vilaĝoj, ĉiuj kvra sur la plata orienta parto: Húsar, Mikladalur, Syðradalur kaj Trøllanes. Pli malnove ekzistis ankaŭ setlejo Blankskáli, sed tion forlasis ties loĝantoj en 1812.
La insulo havas 120-130 loĝantojn.
Trafiko redakti
La vilaĝojn interkonektas vojreto kun tuneloj, kiu estis finkonstruita en 1986. Ekde post konstruo de la nova haveno, la malnovan ŝipeton anstataŭigas pramo, interligante Syðradalur al Klaksvík.
Kulturo redakti
Mikladalur kaj ties ĉirkaŭo estas ofte pentrita, ĉar tie plenkreskis pluraj pentristoj. Sur la insulo okazas la legendo de la fokulino.