Kalvinana ligna kirko (Miskolc)

La Kalvinana ligna preĝejo estas religia historia monumento (imitanta similajn transilvaniajn preĝejojn) en Hungario, en urbo Miskolc.

Kalvinana ligna preĝejo de
Miskolc
Kalvinana ligna preĝejo en Miskolc
Kalvinana ligna preĝejo en Miskolc
ligna kirko • reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Miskolc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo ligno
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua (supozeble tombeja) preĝejo konstruiĝis en tiu loko en 1637. Kiel ligna preĝejo, ĝi iomete kadukiĝis, tial oni konstruis pli novan en 1724. Inter 1808-1817 oni profitis ĝin tombeja preĝejo, sed poste 2 jarojn la luteranoj pruntepetis ĝin. Ĝi renoviĝis en 1874, tamen kiel pli frue, pro kadukiĝo oni konstruis pli novan preĝejon 1938. En 1950 la orgeno ekfunkciis. Frenezulo kaŭzis fajron en 1997 kaj la preĝejo plene cindriĝis. Post 2 jaroj oni konstruis la nun videblan preĝejon. Pli nova orgeno alvenis en 2000.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo havas ĉefturon kun 4 turetoj. Interne menciindas la predikejo kun ligna skulptaĵo pri Foinikso, kiu simbolizas la renaskiĝon.

Fontoj redakti

 
Turo de la preĝejo
 
Aerfoto pri la preĝejo