Kamĉatka provinco

Kamĉatka provinco (ruse Камчатская область) estis provinco de Rusio. Ĝi situas en la sudo de duoninsulo Kamĉatko. Proksimume 350 000 homoj loĝas sur 171 300 kvadrataj kilometroj. En 2007, la Kamĉatka provinco unuiĝis kun Korjakio kaj iĝis la Kamĉatka regiono.

Kamĉatka provinco
eksa provinco
FlagoBlazono
eksa administra teritoria unuo [+]

LandoRusio

ĈefurboPetropavlovsk-Kamĉatskij
- koordinatoj55° N, 159° O (mapo)55159Koordinatoj: 55° N, 159° O (mapo)


Fondo30-a de oktobro 1932
Malfondo1-a de julio 2007
HorzonoKamchatka Time, Azio/Kamĉatko [+]

Kamĉatka provinco (Tero)
Kamĉatka provinco (Tero)

Kamĉatka provinco (Regiono Kamĉatko)
Kamĉatka provinco (Regiono Kamĉatko)
DEC

Map
Kamĉatka provinco
Vikimedia Komunejo:  Kamchatka Oblast [+]
vdr
Situo de Kamĉatka provinco en Rusio

Pli ol duono de la loĝantoj vivas en la ĉefurbo, Petropavlovsk-Kamĉatskij. Ekster tiu urbo la loĝdenso estas tre malalta. La plejparto de la loĝantoj estas rusoj, krome troviĝas indiĝenaj siberiaj popoloj: korjakoj kaj itelmenoj. La unuaj rusoj atingis la regionon en la 17-a jarcento. En 1740 oni fondis la nunan ĉefurbon.

Ekonomie plej gravaj estas ŝipkonstruado, fiŝkaptado kaj la ligna industrio. Ministoj produktas interalie karbon kaj oron. Venas pli kaj pli da turistoj, ĉefe al la vulkana kaj gejsera regiono, kiu estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Urboj redakti

Urbo ruse loĝantoj
Petropavlovsk-Kamĉatskij Петропавловск-Камчатский 195.982
Jelizovo Елизово 40.547
Viluĉinsk Вилючинск 24.605
Kluĉi Ключи 7.100